Aabenraa (ankaŭ Åbenrå, germane Apenrade, frise Apenrua, sudjutlande Affenro) estas dana urbo en la regiono Syddanmark (germane Nordschleswig) kun ĉirkaŭ 16.000 loĝantoj. Ĝi situas ĉirkaŭ 30 kilometroj norde de Flensburg en Germanio apud fjordo de la Balta Maro, la Fjordo de Aabenraa. Aabenraa havas malnovan tradicion kiel havena, marista kaj ŝipkonstrueja urbo. Ĝis hodiaŭ ĝi estas grava haven-urbo kun vidinda malnova urbocentro.

Aabenraa
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 967  (2016) [+]
Loĝdenso 1 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 3′ N, 9° 25′ O (mapo)55.0444444444449.4180555555556Koordinatoj: 55° 3′ N, 9° 25′ O (mapo) [+]
Alto 16 m [+]
Areo 9,69 km² ( 969 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aabenraa (Danio)
Aabenraa (Danio)
DEC
Aabenraa
Aabenraa
Situo de Aabenraa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aabenraa [+]
vdr
La urbodomo de Aabenraa

De 1864 ĝis 1920 la urbo apartenis al Prusio kaj pro tio de 1871 ĝis 1920 al la Germana Regno. Ĝi hodiaŭ estas centro de la germana minoritato en la regiono.

Aabenraa estas la naskiĝ-urbo de la germana politikisto Ernst Reuter (1889–1953), urbestro de Magdeburgo kaj Berlino kaj en la distrikto naskiĝis la dana pentristo Christoffer Wilhelm Eckersberg (1783–1853).