Aasiaat (dane Egedesminde) estas urbo en la okcidenta gronlanda municipo de Qaasuitsup. Situante en malgranda insularo sude de Disko-golfo (gronlande Qeqertarsuup tunua), ĝi estas la kvara plej granda urbo en Gronlando. De Aasiaat estas 70 km pere de pramŝipo al Qasigiannguit (dane Christianshåb) kaj 50 km pli malproksime al Ilulissat (Jakobshavn).

Aasiaat
dane Egedesminde
urbo
Vido al arkipelago Aasiaat
Blazono
Oficiala nomo: Aasiaat
Deveno de nomo: Gronlanda vorto kiu signifas araneojn, kiujn supoze bonŝancigi
Moto: Urbo de la balenoj
Konstitucia reĝlando Danio Danio
Ŝtato  Gronlando
Distrikto Qaasuitsup
Koordinatoj 68° 42′ 35″ N 52° 52′ 10″ U / 68.70972 °N, 52.86944 °U / 68.70972; -52.86944 (mapo)
Loĝantaro 3 113 (januaro de 2011)
 - de metropolo 3 285
Fondo 1759
Qaasuitsup urbestro Jess Svane
(Siumut, Antaŭe Socialdemokrata partio)
Horzono UTC-3
Poŝtkodo 3950
Situo enkadre en Gronlando
Situo enkadre en Gronlando
Situo enkadre en Gronlando
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Aasiaat
Retpaĝo: www.Qaasuitsup.gl (dane kaj angle)
Grønlands Statistik, popolnombrado, 2011

Etimologio redakti

En la gronlanda lingvo Aasiaat signifas "araneojn", kiuj supoze bonŝancigas. Oni ne konas la precizan klarigon por tio; mankas la historiaj faktoj de la nomorigino. Probable, kiam la urbo (tiam vilaĝeto) estis fondita, abundis araneoj, sed nuntempe araneoj malofte vidiĝas ĉu en la urbo ĉu en la resto de Gronlando.

Aasiaat estas foje markata kiel "Urbo de la balenoj", ĉar oni ofte vidas marajn mamulojn — ekzemple, balenojn kaj fokojn.

Historio redakti

Indiĝenaj popoloj redakti

Arkeologiaj projektoj indikis ke homa loĝado en la regiono kiu ĉirkaŭas Aasiaat komencis ekde la 5-a jarmilo AKE. La plej fruaj modernaj setlantoj datis al ĉirkaŭ 1200; tiuj verŝajne vivis kiel vivtenadaj ĉasistoj. Printempe tiuj loĝantoj ĉasis gronlandfokojn kaj lodnojn en la sudorienta Disko-golfo. Somere ili transloĝigis al Nassuttooq por ĉasi boacojn kaj kapti hipoglosojn. Aŭtune la homoj de Disko-golfo retretiĝis hejmon por ĉasi malgrandajn gronlandfokojn. Vintre la golfo glacikovriĝis, kaj ili ĉasis narvalojn kaj beluĥojn. Tiuj fruaj homoj dizajnis kaj konstruis siajn proprajn kajakojn kaj feltegitajn umijakojn kiam la akvo malkovriĝis; vintre ili uzis hundosledojn.

Loĝantaro redakti

 

Kun 3 113 enloĝantoj ĝis 2010, Aasiaat estas la dua plej granda urbo en la distrikto Qaasuitsup[1]. Loĝantaro variadis dum la lastaj du jardekoj, malpliiĝanta pli ol 8 procentoj el la 1990 niveloj kaj de preskaŭ 7 procentoj el la 2000 niveloj.

Referencoj redakti

  1. [Grønlands Statistik http://bank2.stat.gl/ Arkivigite je 2011-08-12 per la retarkivo Wayback Machine] (Kalaallit Nunaanni Naatsorsueqqissaartarfimmit) kalkulis la donitaĵojn dum 1991–2010.