Abatejo Chertsey estis benediktana abatejo ĉe Chertsey, Surrey, Anglio.

Abatejo Chertsey
abatejo • benedictine abbey [+]
Koordinatoj51° 23′ 42″ N, 0° 30′ 11″ U (mapo)51.395-0.50309999999999Koordinatoj: 51° 23′ 42″ N, 0° 30′ 11″ U (mapo)

Estiĝo666

Abatejo Chertsey (Britio)
Abatejo Chertsey (Britio)
DEC
Abatejo Chertsey
Abatejo Chertsey

Map
Abatejo Chertsey
Vikimedia Komunejo:  Chertsey Abbey [+]
vdr
Ruina muro de Abatejo Chertsey

Ĝi estis fondita en 666 de Sankta Erkenwald, kiu estis la unua abato. En la malfrua 7-a jarcento, Frithuwold, reĝo de Surrey, donis al ĝi vastajn bienojn en Surrey kaj Berkshire. Dum la 9-a jarcento ĝi estis detruata de la vikingoj. En 964 Edgaro (Anglio) refondis ĝin.

Dum la 11-a jarcento estis elfosata artefarita rivero (kiu devenis de la Tamizo) por la abateja akvomuelejo.

La abatejo estis la unua tombejo de reĝo Henriko la 6-a (Anglio) - poste li estis reentombata en la ĉapelo de Kastelo Windsor.

En 1537 Abatejo Chertsey fermiĝis laŭ komando de Henriko la 8-a (Anglio). Hodiaŭ malmultaj restaĵoj videblas, kvankam en la Brita Muzeo estas aro de mezepokaj plank-kaheloj, el kiuj iuj ilustras la legendon de Tristan kaj Iseult.