Abby Stein (naskiĝis la 1-an de oktobro 1991) estas usona transgenra aktivulino, aŭtoro, bloganto, modelo kaj parolanto.[1][2][3] Ŝi estas la unua publike transgenra virino, kiu kreskis en ĥasida komunumo, kaj estas rekta posteulo de la ĥasidisma fondinto Baal Ŝem Tov.[4] En 2015, ŝi fondis la unuan interhelpan grupon en Usono por transgenraj homoj el ortodoksa judisma fono.[5]

Abby Stein
Persona informo
Naskonomo Yisroel Avrum Stein
Naskiĝo 1-an de oktobro 1991 (1991-10-01) (32-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj jidohebreaanglagermana
Loĝloko Manhatano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Columbia University School of General Studies
Okupo
Okupo aŭtorooratoromodelo • GLAT-aktivulo • rabeno
TTT
Retejo http://www.abbychavastein.com
vdr

Stein estas ankaŭ kaj la unua virino, kaj la unua publike transgenra virino, kiu ordiniĝis de ortodoksa institucio, ricevinte sian rabenan diplomaton en 2011, antaŭ ol elŝrankiĝi kiel transgenra.[6] Ŝi tamen ne laboras kiel rabeno ekde almenaŭ 2016.[7]

Referencoj redakti