Abdullah al-Ĥatib

homrajta aktivulo en Sirio

Abdullah al-Ĥatib (arabe عبدالله الخطيب) estas homrajta aktivulo en Sirio. En 2016 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis lin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.

Abdullah al-Ĥatib
Persona informo
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sirio Redakti la valoron en Wikidata
vdr