Sirio

lando en Mezoriento
(Alidirektita el Siriano)

Sirio (arabe: سورية Surijah) estas lando en Mezoriento ĉe la orienta marbordo de Mediteraneo kaj Eŭfrato, Taŭruso kaj Araba dezerto. kiu havas landlimojn kun Israelo, Libano, Jordanio, Irako kaj

Siria Araba Respubliko
الجمهورية العربية السورية
al-Ĝumhurijah al-Arabijah as-Surijah

La flago de Sirio

Blazono de Sirio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Humat Ad-Dijar
Situo
landosuverena ŝtato • Mediteranea lando • kolonio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Damasko
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Uzata(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, Mlahsô, nord-mezopotamia araba lingvo, Najdi Arabic, kurmanĝa lingvo, Mezopotamia araba dialekto, Turoyo, okcidenta novaramea lingvo, North Levantine Arabic
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 185,180 km²
- % de akvo 0,06 %
Loĝantaro 19.748.000 (2008) (2019)
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno sy
Landokodo SY
Telefona kodo 963
Plej alta punkto Monto Hermono
Plej malalta punkto Maro Kineret
Politiko
Politika sistemo unupartia socialisma respubliko
Ŝtatestro prezidento Baŝar al-Asad
Ĉefministro Wael al-Halki
Sendependiĝo disde
Francio
17-a de aprilo 1946
Ekonomio
Valuto siria pundo (SYP)
MEP laŭ 2007
– suma $ 90,37 mlrd
– pokapa $ 4.700
vdr

La plej granda urbo estas Alepo. La siria civita milito komenciĝis en 2011. La plimulto de la loĝantaro parolas la araban.

En 2012 kun la Araba Printempo komenciĝis sanga interna milito kontraŭ prezidento Baŝar al-Asad.

Loĝantaro redakti

Sirio havas 19 milionojn da loĝantoj, konsistante ĉefe el 74% sunaistoj , 12% alavitoj, 10% kristanoj. La plimulto de la loĝantaro kredas je Islamo. Sunaistoj estas la plimulta islama grupo en Sirio. Inter la islamanoj ne sunaistoj en Sirio estas la druzoj, alavitoj kaj ŝiajistoj. En Sirio troviĝas etnaj malplimultoj: alevoj, ismaelanoj (ĉirkaŭ 1%), asirianoj, armenoj, turkoj kaj kurdoj kune kun miloj da palestinaj rifuĝintoj.

La siria loĝantaro estas araba en sia plimulto (90,3%), sed norde loĝas la malplimultoj kurda, armena, asiria kaj turka, ĉiu el ili kun sia propra lingvo. Miloj da palestinanoj loĝas dise en la tuta siria teritorio.

La loĝantaro koncentriĝas ĉefe en tri geografiaj zonoj: la marborda strio kaj ĝiaj proksimaj reliefoj, laŭlonge de la rivero Eŭfrato kaj ĉe la landlimo kun Turkio. La 51,8% de la sirianoj loĝas en urbaj nukleoj. La kreskado de la industria sektoro kaj la kampara eliro alportis rapidan disvolviĝon al la urboj.

La plej loĝata estas la ĉefurbo Damasko, aliaj gravaj urboj estas Halepo, en la nordoriento; Homs kaj Harna, ĉe la bordoj de la rivero Oronto. Ankaŭ Latakia ĉe la mediteranea marbordo estas sufiĉe granda.

Lingvoj redakti

La sola instrulingvo en Sirio estas la araba. Sirio kiel lando estas sufiĉe orientita al la franca, kiu estas uzata kiel dua kulturlingvo. Tio signifas, ke granda parto de (precipe pli maljunaj) sirianoj ne lernis la anglan kiel duan lingvon. Aliaj parolataj lingvoj en Sirio estas la kurda kaj la aramea.

Datumoj pri Sirio redakti

Historio redakti

Sirio estas azia lando, konkrete en Meza Oriento. La nomo Sirio estas tiel antikva kiel ĝia historio, en la Biblio troviĝas multaj referencoj pri ĝi. Antaŭe la teritorio estis multe pli ampleksa, kiu inkluzivis la nunajn Cipro, Libano, Jordanio, Irako kaj Israelo, kies nomo estis Bilad aŝ Ŝam, nome Granda Sirio aŭ Luna Teritorio. Pro tio estas ĝia ĉefurbo, Damasko, ankaŭ nomata Ŝam, oazo meze de la dezerto.

La Franca Mandato de Sirio aŭ pli bone Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio.

Kiam komenciĝis la unua mondmilito , la Otomana Regno regis Sirion kaj multajn aliajn lokojn. Kiam ĝi finiĝis, Francio kontrolis Libanon kaj Sirion. Britio havis Irakon , Jordanion kaj Palestinon. Ili kreis limon inter Irako kaj Sirio en 1920. Francio kontrolis Sirion ĝis 1946 kiam Sirio fariĝis sia propra lando[1].

Sirio kune kun Egiptio, formis la tielnomatan Unuiĝintan Araban Respublikon inter 1958 kaj 1961.

Dum mallonga tempo dum la 70-aj jaroj, Sirio kune kun Libio kaj Egiptio formis federacion kiu intencis esti la ĝermo por definitiva araba unuiĝo. Tia federacio estis antaŭenpuŝita decidige de la libia estro Muamar Kadafi, sed fiaskis pro la intereskonfliktoj inter la tri landoj kiuj estis dividitaj inter aliaj aferoj pro ilia malsama pozicio kontraŭ Israelo.

Nomo Sirio redakti

La nomo Sirio estis ankaŭ uzata de la pratempo ĝis la Unua Mondmilito por la areo inter la tuta orienta marbordo de la Mediteranea Maro (Levantenio) kaj la Eŭfrato. Ĉi tiu Granda Sirio tiel ankaŭ inkluzivis la nunajn ŝtatojn de Libano, Jordanio, Israelo, Palestino plus najbaraj regionoj en Turkio.

Administra divido redakti

Sirio havas dek kvar guberniojn, aŭ muhafazat . La gubernioj dividiĝas en sesdek distriktoj.

Registaro kaj politiko redakti

 
Siria prezidento Bashar al-Assad (2018)

Sirio estas respubliko ekde ĝia sendependeco en 1946. En 1973 estis aprobita referendumo, kiu fariĝis la Konstitucio ankoraŭ funkcianta, kiu difinas Sirion kiel demokratia respubliko, populara kaj socialista, bazita i.a., en la principoj de egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj privata proprietaĵo.

Ĉiun sepan jaron estas elektata la ŝtatprezidanto, kiu devas esti muzulmano, kaj ĉiun kvaran, la Asembleo de la Popolo kaj Konsilio de Ministroj.

Laŭ la Konstitucio, la prezidento rajtas nomumi kaj malnomumi la vicprezidentojn, la ĉefministron kaj la ministrojn. Li estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la armeo, ĝenerala sekretario de la Araba Socialista Partio Baaz kaj prezidanto de la Nacia Progresisma Fronto.

La tri potencoj de la siria ŝtato estas kontrolataj de Baaz, kiu havas la decidigan partoprenadon en la ŝtataj aferoj danke al la Konstitucio de la lando. Estas permesate la partopreno de aliaj ses malgrandaj partioj, kiuj kune kun la plej granda, Baaz, kreas la grupon nomata Nacia Progresisma Fronto (arabe: الجبهة الوطنية التقدمية). Tiuj partioj estas la solaj permesitaj de la ŝtato esprimi politikajn ideojn de la siriaj civitanoj. Tamen, estas la Partio Baaz kiu regas la menciitan Fronton, kies partioj estas parto de la parlamento, kiu estas kontrolata de la prezidento de la respubliko.

La Konstitucio de Sirio rezervas al la Partio Baaz, la regadon de la ŝtata registaro kaj la vivon de la siria socio. La prezidento, kiu havas sufiĉan rajton por regi la ŝtaton, estas elektata ĉiun sepan jaron por plenumi siajn funkciojn kaj kiu samtempe estas prezidanto de la Partio Baaz kaj estro de la Nacia Progresisma Fronto.

Ekde la jaro 1963, la Partio Baazo aŭ Baath, regas Sirion kaj ekde 1970 la prezidento de Sirio apartenas al la Familio Assad, nuntempe la prezidanto estas Baŝar al-Asad, filo de Hafiz al-Asad, kiu regis la landon de 1970 ĝis sia forpaso en 2000.

La prezidento de Sirio ankaŭ rajtas nomumi la ministrojn, deklari la militon, proponi leĝojn kaj gvidi la armeon. Bashar al-Assad sukcedis sian patron Hafiz al-Assad post sia morto en 2000.

En la prezidenta balotado en 2007 Baŝar al-Asad estis reelektata kun 97% de la voĉoj.

Homaj rajtoj redakti

Ekde la 1960-aj jaroj, presitaj publikaĵoj en la kurda lingvo (kurmanji), ĝia instruado en lernejoj kaj eĉ ĝia uzado en persona komunikado en publikaj lokoj estas malpermesitaj en la lando. Kurdoj ne rajtis krei kulturajn, edukajn, sociajn kaj sportajn organizaĵojn. Ĉi tio ne kaŭzis armitan alfrontiĝon. Tamen, paralele, en najbara Turkio, la "kurda" afero estas konstante en akra milita stadio. Inter 1960-1980, la oficialaj aŭtoritatoj faris striktan asimiladon de la kurda malplimulto. 10% de kurdoj ne havis civitanecon, sed restadpermeson.

La lando uzas la mortpunon.

Kelkaj homrajtaj organizaĵoj en siaj raportoj regule karakterizas Sirion kiel ekstreme malfavora lando laŭ plenumado de homaj rajtoj. Human Rights Watch, Amnestio Internacia, Freedom House estas inter tiuj, kiuj akuzas la siriajn aŭtoritatojn limigi esprimliberecon, kunvenliberecon, torturon kaj senigon de medicina prizorgado.

Laŭ la Thomson Reuters Foundation, kiu publikigis en januaro 2019 llston de la plej danĝeraj landoj por virinoj en la mondo, Sirio okupas la trian lokon en la listo de ŝtatoj kun la plej granda nombro da riskoj por virinoj laŭ sano, aliro al ekonomiaj rimedoj, ordinara vivo, seksa perforto kaj homa kontrabandado.

Interna milito redakti

Sirio apartenis al la Ligo de Araba Ŝtatoj antaŭ la suspendo de la lando ekde la 16-a de novembro 2011[2].  Ekde printempo 2011 okazis paca ribelo kontraŭ la siria registaro, kiu de tiam akriĝis ĝis interna milito, konflikto kiu kreis pli ol 586 000 mortintojn[3]. postulis kaj devigis 5,6 milionojn da homojforfuĝi de la lando[4].

La civita milito kaŭzis grandan elmigradon interalie al Libano, Jordanio, Turkio. Grava ondo de elmigrado en 2015 ankaŭ al landoj en Eŭropa Unio estis la ĉefa kaŭzo de la migra krizo en Eŭropo.

Geografio redakti

 
Mapo de Sirio

En la lando distingiĝas de okcidento al oriento, tri regionoj: la marborda plataĵo, disigita de la interno de Yabal Ansariyya, duobla montĉenaro en kies interno troviĝas diversaj valoj; la centro de la lando estas formita de plataĵo kun kelkaj vulkanaj pintoj, kiu estas trakurata de nordoriento al sudokcidento de montĉenaro en kiu distingiĝas diversaj formitaĵoj: Yabal Abd al-Aziz, Yabal Visir, Yabal Buwayda, Yabal Saar, Yabal al Sarqi kaj Yabal Garbi; la orienta regiono konsistas el valo de Eŭfrato. Tiu ĉi estas la ĉefa rivero kiu transiras la landon, kiu penetras orienten kaj iras en nordorienta direkto; ankaŭ gravas ĝia enfluejo Jabur kaj Oronto okcidente. En la nordorienta ekstremo de la landlimo kun Turkio estas la rivero Tigriso. En la okcidenta parto de la lando la klimato estas mediteranea, sed dum avancado al la oriento ĝi fariĝas seka kaj varma. De sudo al la nordo, en la okcideta triono de la lando, fluas la rivero Oronto.

La loĝantaro koncentriĝas en la okcidenta teritorio kie kreskas vegetaĵoj. Rilate al la ekonomio ĝi iras survoje al disvolviĝo, kvankam ekde 1973, pro politikaj problemoj, kiuj destinigas ĝin grandan arton de ĝia buĝeto por militaj aferoj, la inflacio bremsis tiun progreson.

Ĝia agrikulturo, favorigita ekde 1978 pro la konstruado de la akvorezervujo de Tabka, kiu permesas disŝpruci ampleksan areon, estas dediĉata speciale al la kultivado de cerealoj, kotono, olivarboj kaj legomaro.

Siria Kurdujo (arabe اتحاد شمال سوريا و روج آفا), aŭ Siria Kurdio, Okcidenta Kurdio aŭ Rojava, estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio. Rojava konsistas el la plejparto de la Gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de gubernioj Ar-Raka kaj Halepo.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Sirio baziĝas sur la elfosado de nafto, tial ĝi dependas de la fluktuado de ĝia internacia prezo; kutime turnas sin al Irano kiel provizanto, ĉar ĝia interna produktado ne estas kontentiga. La ĉefaj rafinejoj troviĝas en Homs kaj Baniyas. Ĝi ankaŭ posedas rezervojn de naturala gaso, salo, kaj fosfato.

 
Hejaz - stacidomo en Damasko

La agrikulturo (tritiko kaj kotono) generas la 27% de MEP kaj la bredado, ĉefe bova kaj ŝafa estas destinata por la lan-eksportado. La industrioj pri teksaĵoj, nutraĵoj, metalurgiaĵoj kaj cemento kio konsistigas la 22% de MEP. La rajtoj je trairado de fora nafto tra ĝiaj naftoduktoj generas grandan monsumon.

Transportado redakti

Sirio havas plurajn internaciajn flughavenojn, inter tiuj menciindas la Flughaveno de Damasko, Flughaveno de Halepo kaj Flughaveno de Latakia.

 
Palmira

Religio redakti

La islama religio regas la landon: la muzulmanoj precipe praktikas sunaismon kvankam ekzistas grupoj de druzoj, alavitoj, judoj, ŝijaistoj kaj jezidoj. La kristana religio en ĝiaj diversaj kredoj (ortodoksa, maronita, armenkatolika, siriaj kristanoj, ktp) estas la malplimulto kaj estas praktikata precipe en la periferiaj provincoj kaj kelkaj urbaj kvartaloj.

Turismo redakti

 
Latakia, unu el la plej grandaj havenurboj de Sirio kaj grava turista loko por la lando.

Antaŭ la siria interna milito, internacia turismo plejparte limiĝis al kulturaj kaj lingvaj turistoj, dum la preskaŭ 200 km longa marbordo estis ĉefe vizitata de lokanoj.

Ĝis 2011 Sirio estis tre populara turisma loko pro sia granda kulturhistoria riĉeco. Tio ŝanĝiĝis kun la eksplodo de la Siria Interna Milito kaj poste la perforto de ISIS (Daesh). Multaj el la historiaj lokoj, precipe religiaj konstruaĵoj kaj artefaktoj, estas detruitaj de Daesh ekde 2014. De tiam ekzistas negativaj vojaĝkonsiloj por Sirio en multaj landoj.

Kulturo redakti

Monda heredaĵo de Unesko redakti

Iuj el la ĉefaj historiaj lokoj estas ankaŭ heredaĵo de Unesko

Aliaj vidindaĵoj

 
Panormaa vido de Ayn al-Bayda en la kampara regiono de Latakia

Muziko redakti

Siria muziko, precipe en Damasko, estas delonge unu el la plej gravaj en la araba mondo, precipe en la klasika araba muziko.

Sirio produktis plurajn gravajn arabajn stelulojn kiel Asmahan (ar: أسمهان Asmahān), Farid Al Atrash, Assala, Lena Chamamyan kaj Sarya el Sawas.

Literaturo redakti

Modernaj siriaj verkistoj inkluzivas Adunis, Muhammad Maghout, Haidar Haidar, Ghada al-Samman, Nizar Qabbani, Zakaria Tamer kaj Samar Yazbek. Moderna siria literaturo ankaŭ kovras sciencfikcion kaj futurecan utopion (Nuhad Sharif, Talib Umran), kiuj ankaŭ povas esti uzataj kiel formoj de amaskomunikilaro por esprimi malkontenton.

Televido redakti

En la lastaj jardekoj Siria televida industrio ludis ĉiam pli signifan rolon en la araba mondo. Ŝanĝo okazis antaŭ la siria enlanda milito, en kiu la regado de arabaj amaskomunikiloj estis transdonita de la egiptoj al la sirianoj.

Bab Al-Hara estas siria produktaĵo kaj unu el la plej popularaj serioj en la tuta araba mondo, spektatata de centoj da milionoj da homoj. Ĝi miksas malsamajn generaciojn kun spektantaro de islamanoj, kristanoj, druzoj kaj judoj de arabaj landoj. La serio rilatas al la 1930-aj jaroj en Sirio, kiam la lando estis sub franca regado post estinta sub otomana regado dum pluraj jarcentoj. Bab Al-Hara priskribas, kiel aspektis la siria socio antaŭ la transiro al postkoloniismo.

Gazetaro redakti

La plej gravaj ĉiutagaj gazetoj inkluzivas la partiajn gazetojn al-Baath kaj ath-Thaura, la private eldonitaj gazetoj al-Watan, Tishrin, al-Jamahir al-Arabia, al-Fida kaj la anglalingva Syria Times.

La NRO Raportistoj Sen Limoj taksas la situacion de la gazetara libereco en Sirio kiel "tre serioza".  La siriaj aŭtoritatoj rifuzis eniron al ĵurnalistoj kaj sendependaj observantoj. Siriaj sendependaj kaj opoziciaj ĵurnalistoj ankaŭ estis forpelitaj el la lando aŭ arestitaj[5].

Kvar retaj aktivuloj kaj civitanaj ĵurnalistoj estis mortigitaj en Sirio en 2017. Laŭ la raporto de Raportistoj Sen Limoj, la mortoj de la viktimoj rilatas rekte al iliaj ĵurnalismaj agadoj[6].

Bibliografio redakti

(en) CIA World Factbook: Sirio[rompita ligilo], Monda Faktolibro de CIA

(de) Michael Lüders: Die den Sturm ernten: Wie der Westen Syrien ins Chaos stürzte. C.H.Beck, München 2019, ISBN 978-3-406-70780-3.

(en) Bawar Bammarny: The Legal Status of the Kurds in Iraq and Syria. In: Constitutionalism, Human Rights, and Islam After the Arab Spring. Oxford University Press, paĝoj 475–495.

(de) Yazbek, Samar; Die gestohlene Revolution: Reise in mein zerstörtes Syrien; München 2015 (Nagel & Kimche); ISBN 9783312006724

(es) Leila Nachawati Rego (2016), Cuando la revolución termine (Kiam la revolucio finiĝos), eldonejoTurpial[7]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti