Skvama abio
specio
(Alidirektita el Abies squamata)
Skvama abio (Abies squamata) estas palearktisa abio, endemia en Ĉinujo, kun oranĝa kaj rozete bruna ŝelo estiganta grandajn skvamojn paperecajn, volviĝemajn. Ĝi estas trovebla en Ĉinghajo, Gansuo, Siĉuano kaj Tibeto. Tiuj arboj povas esti ĝis 40 m altaj kaj ties trunkoj povas havi diametron de ĝis 100 cm.
Skvama abio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juna skvama abio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Abies squamata Masters | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La folioj estas malhele verdaj pinglecaj, longas 1,5 – 3 cm kaj larĝas 2 mm. La strobiloj estas sidantaj, starantaj, cilindraj, nigraj aŭ purpur-brunaj; ili longas 5 – 8 cm kaj havas diametron de 2,5 – 3,5 cm.
Literaturo
redakti- angle Conifer Specialist Group 1998. Abies squamata[rompita ligilo].
- hispane Johnson, Owen & More, David (hispana traduko : Pijoan Rotger, Manuel) 2006 : Árboles: guía de campo, Omega ed., hispana versio de Collins Tree Guide, ISBN 978-84-282-1400-1.