Abstinado

(Alidirektita el Abstino)

Abstinado (el la latina: abstineri, sin deteni) estas sindeteno en tre vasta senco. Abstinado okazas nur, kiam homoj ne de si mem detenas sin de iu agado, sed ŝatus fari ĝin, se ne estus reguloj.

Seksabstinado redakti

Seksabstinado signifas sindetenon de seksaj agadoj, ĉasteco (vidu celibato), aŭ la sindeteno de masturbado. Tiu abstinado estas postulata de diversaj religioj, interalie kiel seksabstinado antaŭ geedziĝo aŭ dum specifaj periodoj. Sed ankaŭ en moderna junulkulturo abstinado estas eco por aliĝi al grupoj (vidu "de:Straight Edge") aŭ la religia junulmovado "en:True love waits" (vera amo atendos), kie junuloj publike, oficiale kaj skribe devigas sin al sindeteno de antaŭgeedziĝa seksumado. La fama usona popkantisto Britney Spears engaĝiĝis kun aliaj kiel subtenanto de tiu ĉastecmovado.

Alkoholabstinado redakti

Sandanĝerigaj kaj psikosociaj malavantaĝoj de alkoholo necesigas foje alkoholabstinadon. Oni ne nomas abstinadon la nuran malaltigon de alkoholkonsumo.

Manĝabstinado redakti

Pri manĝaĵoj abstinado povas signifi la sindetenon de viandmanĝado (vidu vegetarismon) aŭ de dolĉaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti