Abu Ibrahim ibn Barun

Rabeno Yitzhak ben Barun ben Yosef BenvenisteJicĥak ben Barun ben Jozef Benveniste (hebree יצחק בן ברון בן יוסף בנבנשת), konata ankaŭ per sia arablingva nomo Abū Ibrahīm Iṣḥāq ibn Barūn (mortis en 1128 en Malago) estis hispana (Al Andalus) gramatikisto de araba kaj hebrea lingvoj de la 11-a jarcento, konata ĉefe pro sia influa libro titolita "La libro de komparo inter la hebrea kaj la araba lingvoj", en kiu li skizas paralelojn inter centoj da arabaj kaj hebreaj vortoj.[1] Lia verko tiel estas grava referenco ne nur por la vortotrezoro sed ankaŭ por gramatiko; fakte la verko havas du partojn: nome leksiko kaj gramatiko.

Abu Ibrahim ibn Barun
Persona informo
Naskiĝo 11-a jarcento
Morto 1128
Religio judismo vd
Profesio
Okupo rabeno vd
Verkado
Verkoj "Kitab al-Muwazzanah" - La libro de komparo inter la hebrea kaj la araba lingvoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia verko estis remalkovrita ekde la fino de la 19a jarcento. Precize ĉirkaŭ du trionoj de la libro, kaj pli ol 600 vortojn estis malkovritaj de Pawel Kokowzow en la biblioteko de Sankt-Peterburgo, kaj publikigitaj kun enkonduko, traduko kaj notoj en rusa (Sankta-Peterburgo, 1894).[2] Kokowzow faris ankaŭ kritikan eldonon en 1916. Aharon Maman malkovris novan fragmenton de tiu verko en la Genizo de Kairo.

Benveniste estis lernanto de la Rabeno Levi ibn Altabban de Zaragozo, kvankam li mem loĝis en Barcelono. Li estis tre aprezata de siaj amikoj kaj posteuloj, nome la hebreaj poetoj kaj gramatikistoj Moses ibn Ezra kaj Judah Halevi, kiuj ambaŭ verkis poemojn liahonore.[3]

Laŭ Moŝe ibn Ezra, Ibn Barun estis komparinta la hebrean ankaŭ al la latina kaj al berbera, tamen tiu laboro ne estis tioma sukceso.

Notoj redakti

  1. Linguistic Literature, Hebrew Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine arkive, artikolo de Encyclopedia Judaica, en la Jewish Virtual Library
  2. Ibn Barun, Abu Ibrahim. "Kitab al-Muwazzanah" (La libro de komparo), ed. P. Kokowzoff (St. Petersburg, 1893)
  3. Kokhebei Yitzhaq, 1858, p. 28 ; Neubauer, Bodleian Catalogue of Hebrew Manuscripts n° 1972 ; Brody, in Monatsschrift, vol. 40, P. 33

Bibliografio redakti

  • Ibn Barun, Abu Ibrahim. "Kitab al-Muwazzanah" (La libro de komparo), ed. P. Kokowzoff (St. Petersburg, 1893)
  • Wechter, Pinchas. "Ibn Barun's Arabic Works on Hebrew Grammar and Lexicography," (Philadelphia: Dropsie College, 1964).