Hogerverfa fazano
La Hogerverfa fazano (Lophura hoogerwerfi) konata ankaŭ kiel Aceha fazano aŭ Sumatra fazano estas mezgranda, ĝis 55 cm longa, birdo de la familio de Fazanedoj. La masklo estas senkresta bluecnigra fazano kun nuda senpluma ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, mallonga vosto kaj grizaj kruroj. La ino estas ruĝecbruna birdo kun malhelaj bluecgrizaj kruroj kaj mallonga malhela vosto.
Hogerverfa fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophura hoogerwerfi (Chasen, 1939) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ties aspekto similas al kaj foje estas konsiderata kiel subspecio de la Salvadoria fazano. La ino estas diferenca el tiu pro pli malhelbruna, manko de sabokolora makuleco kaj pli senmarka plumaro.
Kiel endemio de Indonezio, tiu malmulte konata fazano loĝas en mez-montaj arbaroj de la Nacia Parko Gunung Leuser en la provinco Aceho. Dekomence konata nur el du inaj specimenoj, ĝi ĵus estis malkovrita en merkato en Medano, Norda Sumatro.
La nomo rememoras la nederlanda ornitologo kaj remburisto Andries Hoogerwerf.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Hogerverfa fazano estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]
Referencoj
redakti- ↑ BirdLife International (2012). Lophura hoogerwerfi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2013.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 26 November 2013.
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Red Data Book Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine