Galgenen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Achern SZ)

Galgenen estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 4 511 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Galgenen
Blazono de Galgenen
Preĝejo de Galgenen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 708868 / 226723 (mapo)47.18258.875Koordinatoj: 47° 11′ N, 8° 53′ O; CH1903: 708868 / 226723 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4511
Areo 13,3 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 8854
Komunumkodo 1342
Mapo de Galgenen
vdr

Geografio redakti

Galgenen situas proksimume 2 kilometrojn sude de la Supra Lago de Zuriko, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Wägitaler Aa, el fluanto de la Lago de Wägital. En oriento la komunumo limas la rivereto Spreitenbach, kiu ĉe la norda pinto de la komunumo alfaluas al Wägitaler Aa. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis al la norda flanko de la Antaŭalpoj al alteco de 1272 m s.m. Al Galgenen apartenas krom la vilaĝo Galgenen mem la parto de la vilaĝo Siebnen, kiu situas okcidente de la rivero Wägitaler Aa, kaj la vilaĝetoj Achern, Buechli, Stöckli kaj Steinweid.

Najbaraj komunumoj redakti

Galgenen limas en nordo al Lachen, en nordoriento al Wangen, en oriento al Schübelbach, en sudo al Vorderthal, kaj en okcidento al Altendorf.

Trafiko redakti

Tra Glagenen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 3 de Zuriko al Koiro kaj paralele al ĝi la svisa aŭtovojo A3, al kiu Galgenen disponas pri komuna alveturejo kun Lachen. Kvankam la grava fervojlinio de Zuriko al Koiro pasas meze tra la komunumo, sur ties teritorio ne situas stacidomo. La plej proksimaj stacidomoj troviĝas oriente en Lachen kaj okcidente en Siebnen sur la teritorio de la komunumo Wangen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Galgenen datiĝas el la jaro 1229 kiel Galgênne. La pastra preĝejo Sankt-Martino kaj Nikolao unuan fojon menciiĝis en la jaro 1275. Dum mezepoko la Virina Monaĥejo Zuriko posedis bienojn en Galgnen. La jurisdikcio tiam apartenis al la Grafoj de Habsburgo-Laŭfenburgo. En la jaro 1405 Galgenen venis sub la regado de Ŝvico. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti