Adam Elsheimer
Adam ELSHEIMER (n. la 18-an de marto 1578 - m. la 11-an de decembro 1610) estis germana artisto kaj pentristo, kiu ĉefe laboris en Romo. Li mortis frue je la aĝo 32, sed lia stilo fariĝis tre influa komence de la 17-a jarcento. Liaj malmultaj pentraĵoj estis malgrandskalaj, kaj preskaŭ ĉiuj estis pentritaj sur kupraj platoj.
Adam Elsheimer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1578 en Frankfurto ĉe Majno |
Morto | 11-an de decembro 1610 (32-jaraĝa) en Romo |
Tombo | San Lorenzo in Lucina (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo dezajnisto vidartisto ![]() |
Verkoj | Landscape with the Good Samaritan La Fuĝo al Egiptio |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Adam_Elsheimer_-_Philemon_and_Baucis.jpg/250px-Adam_Elsheimer_-_Philemon_and_Baucis.jpg)
La verkoj de Elsheimer montras multajn lumefektojn, kaj originalan traktadon de pejzaĝoj. Li influis plurajn aliajn artistojn, inkluzive de Rembrandt, Caspar David Friedrich kaj Petro Paŭlo Rubens.