Administradejo de Sömmerda

muzeo en Germanio

Historia administradejo (germane: Amtshaus) troviĝas en Sömmerda, Germanio, en la urbocentro (Markt nr 5). Nuntempe ĝi estas evangelia komunumcentro.

La administradejo kaj paroĥejo en Sömmerda

Historio redakti

 
De alia flanko

Jam en la floranta Mezepoko Sömmerda havis centran rolon en konekto kun posedaĵoj de la konvento de Fulda, al kiu apartenis la vilaĝo. Tio ŝanĝiĝis post kiam kelkaj regadorajtoj transprenitis fare de repzentantoj de la turingia nobelaro kiel la grafoj de Honstein aŭ de Schwarzburg (1356) respektive la urbo de Erfurto (1418). Apartenis al la posedaĵaro ankaŭ antaŭa konstraĵaro (Vorwerk) kiun administris vokto (unua mencio en 1302) respektive oficialulo (Amtsmann, ekde 1522). La kronikoj detale nomas akvokastelon kaj - ankoraŭ en la 18-a arento - kaj ĉirkaŭfermejon kun ringomuro. Ekde la fino de la 16-a jc iĝis ampleksaj alikonstruoj ĉe la administrada zono, kie dum krizoj loĝis ankaŭ anoj de la erfurta konsilantaro. Finfine estis (inter 1601-03) la starigo de ĝis hodiaŭ ekzistanta fortimpresa administradejo renesancstila kiu estis poste plurfoje restadoloko de diversaj regantoj kaj nobeloj, ekzemple en 1631 por la sveda reĝo Gustavo Adolfo la 2-a.

Post la Tridekjara milito la sömmerda-a administradejo perdis sian elstaran rolon pro la kunfandiĝo kun Schloßvippach. Tial oni ludonis la administradejon en Sömmerda, ekz. post 1650 al certa Madamo de Allstedt, kiu estis estinta la konkubino de la duko Bernardo de Saksio-Jena. Ĉar la bieno pli kaj pli malgravis por ŝtataj instancoj la komunumo de la Bonifaco-kirko povis akiri ĝin en 1792 kaj igis ĝin paroĥa domo. Ĝis 1902 apartenis ankaŭ kelkaj ekonomiaj ejoj al ĝi kiuj malkonstruitis kvazaŭ ĉiuj. Tial faritis pli bonaj alireblecoj al la urboparko.

Nuntempa uzo redakti

En la 1990-aj jaroj faratis restaŭrado de la ejoj, en kiuj nuntempe troviĝas granda porkomunuma salono, loĝĉambroj kaj la t.n. Apel-biblioteko. Ĝi donacitis en 1792 fare de la urbestro Rudolph Gottfried Theodor Apel. Ĝi havas antaŭ ĉio publikaĵojn de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj pri teologio, lingvoj, literaturo, muziko kaj historio.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 224-225

Eksteraj ligiloj redakti