Adolph STRAUBE (naskiĝinta la 24-an de februaro 1810 en Vajmaro, mortinta samloke la 25-an de februaro 1839) estis germana skulptisto kaj modelkonstruanto aktivante en Vajmaro.

Adolph Straube
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1810 (1810-02-24)
en Vajmaro
Morto 25-an de februaro 1839 (1839-02-25) (29-jaraĝa)
en Vajmaro
Familio
Patro Johann Heinrich Franz Straube
Okupo
Okupo skulptistoartisto
vdr

Vivo redakti

Straube estis la filo de la latunartmetiisto Franz Heinrich Straube kaj trejniĝis en la patra ateliero.[1] Li estis disĉiplo ĉe la Libera princa desegnadlernejo en Vajmaro antaŭ novorientiĝo skulptisteca. Li ankaŭ tre interesiĝis pri modelismo: Straube krome estis lernanto en Berlino artakademie ĉe Christian Daniel Rauch. Instruitis li ankaŭ en Vajmaro ĉe Friedrich Wilhelm Facius kaj Leonhard Posch. Krome li amikiĝis profesie kun Angelica Bellonata Facius kaj ĝuis la apogiĝon fare de Johann Wolfgang von Goethe.[2] Ekde 1834 li troviĝis dungate por la daŭro de tri jaroj en Parizo en la laborejo de Pierre Jean David d'Angers. Straube hodiaŭ tamen apenaŭ konata estas. Ĉefe kreis li portetajn pastikojn, ekz pri grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), Johann Nepomuk HummelLucas Cranach la Maljuna. Malgraŭ mallongeco de lia artista vivo la verkolisto rimarkindas kaj admirindas.[3] Vojaĝon al Italujo li ne plu povis entrepreni.[4]

Ĉe Biblioteko Dukino Anna Amalia estas libro kun indiko de la civila stato kaj la genealogio de la Straube-oj.[5] En Goeto-Ŝilero-Arkivo estas tri kartonoj kun diversaj postlasitaĵoj.[6]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art. "Straube, Adolph", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 435.
  2. Maja Brodrecht: Angelica Facius (1806–1887): Leben und Werk einer Bildhauerin der Goethezeit und des Spätklassizismus, Teil: 1, disertaĵo, Jena 2016, p. 346–368.
  3. "Straube, Adolph", ĉe: Günther 1998, p. 435.
  4. Adolf Schöll: Weimars Merkwürdigkeiten einst und jetzt. Ein Führer für Fremde und Einheimische, Landes-Industrie-Comptoir, Weimar 1857, p. 333.
  5. Stammbuch Adolph Straubes
  6. https://www.klassik-stiftung.de/assets/Dokumente/GSA/Benutzung/Weimar_Goethe_Schiller-Archiv_Verzeichnis_der_Bestaende_06.pdf