Johann Heinrich Franz Straube

Johann Heinrich Franz STRAUBE (naskiĝinta en 1773, mortinta en 1848) estis germana metalisto kaj latunvarfaranto en Vajmaro.

Ĉerko por grandduko Karlo Aŭgusto, gisite en la Straube-ateliero

Li estis patro de la skulptisto Adolph Straube (1810-1839).[1] Straube la pli maljuna ŝajne famiĝis kiel artmetiisto ĉar oni menciis lin plurfoje ĉe "Journal des Luxus und der Moden".[2] Pri Straube ekzistas en la Urba arkivo de Vajmaro. Temis pri postulo de 1816 kie li petis la cedon de grundo antaŭ Jakobo-pordego al si.[3] Li estis kortega metalisto kaj en 1787 li eĉ gajnis premion. Sekve li temis disĉiplo ĉe Princa libera desegnadlernejo de Vajmaro.[4] Kiel la frato Carl Wilhelm Siegmund Straube (atelierkompaniano) li premiitis en la 28.12.1830 fare de grandduko Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach) per arĝenta meritmedalo.[5] Liaj produktoj estis tiom altvaloraj ke li rajtis fare en gravaj salonegoj de la Urbokastelo vajmara kandelabrojn.[6] Ilia ateliero estis la domo Grimmenstein, Gerbergasse 3 (la nuna adreso Gerberstraße 3). La konstruaĵo ĝis hodiaŭ videblas. Samlaboreje ankaŭ faritis la sarkofago por grandduko Karlo Aŭgusto kiu troviĝas je Princa kripto.

Ĉe Goeto-Ŝilero-Arkivo ekzistas tri kartonoj kun postlasitaĵoj de lia filo Adolph Straube.[7]

NotojRedakti

  1. "Straube, Adolph." Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 435.
  2. https://zs.thulb.uni-jena.de/receive/jportal_person_00038725
  3. https://www.archive-in-thueringen.de/de/findbuch/view/bestand/6724/systematik/31993/archivgut/650991/searchall/Franz+Heinrich+Straube archive-in-thueringen.de
  4. Hellmut Seemann (eld.): Anna Amalia, Carl August und das Ereignis Weimar. 2007, p. 74 (books.google.de).
  5. Großherzoglich Sachsen-Weimar-Eisenach'sches Regierungs-Blatt auf das Jahr 1830, p. 117-118(books.google.de)
  6. Kp. pri ambaŭ Straube-oj la informojn de Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Band 1). Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, Weimar 2016, p. 375-386.
  7. klassik-stiftung.de (PDF).