Grimmenstein (Vajmaro)
Grimmenstein estis la kutima nomo de historie interesa ejo en Vajmaro, Germanujo.
Grimmenstein | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Vajmaro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 58′ 58″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo)50.9827511.33116Koordinatoj: 50° 58′ 58″ N, 11° 19′ 52″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Tiu ĉi fortikigita ejo situanta sur la loko de la domo ĉe Gerberstraße nr 3[1] ĉe finiĝo de Brühl en la Jakobo-antaŭurbo funkciis inter ĉ. 1780 kaj 1809 kiel ŝpinejo por malriĉuloj. Mezepoke posedis ĝin la Ordeno de germanaj kavaliroj.[2]
Johann Heinrich Franz Straube kaj frato lia tie instalis en la 1809-a jaro latunvarfabrikon kaj artmetalejon. La nuna aspekto de la domo egalas al la stato de la alikonstruoj straube-aj. Jam dum la tempo de Johann Wolfgang von Goethe ĝi kadukis kaj priskribitis kiel nesto de ŝtelistoj kaj ratoj.[3]
Nuntempe ĝi nomiĝas domo socikultura - Haus für Soziokultur Gerberstraße 3 e.V.[4] Kune kun la tuta strateto ankaŭ tiu domo figuras sur la listo de kulturprotektotaĵoj vajmaraj.
Notoj
redakti- ↑ Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Band 1). Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH, Weimar 2016, p. 385, noto 46. Tie ĝi nomiĝas tamen Gerbergasse 3 kio ja samas.
- ↑ Art. Grimmenstein, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 181.
- ↑ Heinrich Düntzer (eld.): Goethes Tagebücher der sechs ersten Weimarischen Jahre (1776-1782), Leipzig 1889, p. 207, noto 14. Laŭ Düntzer temis pri domonumero 5!
- ↑ [1]