Brühl estas strataro en Vajmaro, Germanio, en la Jakoba antaŭurbo.

domo Brühl 6, t.n. geta domo en la Dua mondmilito
enskribaĵo je Brühl domo nr. 10

Situo kaj historio redakti

Ĝi komenciĝas je Malsupra foso (Untergraben) kondukanta ĝis strato Friedensstraße. Ĉe kruciĝo al strato Wagnergasse oni havas Bode-puton en kies proksimeco estis la loĝejo de la verkisto Wilhelm Friedrich Bode (Wagnergasse 17).

Laŭnome (etimologie) temis pri teritorio marĉa. Temas pri fruhistoria respektive mezepoka setliĝzono el la 7-a jarcento. Kvazaŭ la tuta uesta flanko detruitis dum la Dua mondmilito ekz. ankaŭ la teatrejo Burgtheater. Ĉe la eosta flanko estis fornofabriko de Johann Friedrich Schmidt kiu estis transpreninta taskojn kaj lokojn de la malnova kortega potfarejo.[1][2][3] En la domo Brühl nr 6 estis dum la naziisma reĝimo t.n. geta gomo.[4] Pri tio metitis tie ankaŭ memortabulo.

Kelkaj ejoj tieaj figuras sur la listo de vajmaraj monumentprotektotaĵoj, i.a. Karola Muelejo kaj domo Brühl 6. Ilm-vejro sude de tie ĉe Kegel-ponto estas ankaŭ la lasta atestio pri la en 1882 brulkonsumiĝinta Burg-muelejo.[5][6]

En tiu ĉi loko Ilm-rivero transpontatas de Friedensbrücke. Ĉe Brühl nr 10 estas memorenskribaĵo pri konsekvencoj de la batalo de Jena–Auerstedt (1806). La en elegiaj distikoj verkita teksto esprimas koleriĝon de la diino Vesta. La tuton faris nekonata potfaristo. Komisiinto estis Conrad Engelmann.[7] Pro kontraŭfajrega protekto devis la potfaristi fabriki ekstere de la urbokernoj.

DEN 14. OCTOBER 1806 - HIER WO IN FEUER DIE LUFT UND DIE DONNERNDEN BERGE GESTANDEN. ALS AN DER FRIEDLICHEN ILM KRIEGESGETUEMMEL ERSCHOLL, MACHTE DIESES DENKMAL DER ERZÜRNTEN VESTA EIN TOEPFER, WEIL SIE MIT LIEBREICHER HAND GÜTIG DEN HEERD IHM BESCHUETZT.[8]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Art."Brühl", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 57.
  2. Zeitsprung (paralela fotokomparo iam/nun)
  3. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (=Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH. Weimar 2016, p. 304 ss.
  4. https://www.weimar-lese.de/sehenswuerdigkeiten/gebaeude/das-ghettohaus-bruehl-6/ Ghettohaus Brühl 6 ĉe Weimar-Lese.de
  5. Zeitsprung
  6. Stefek 2016, p. 112 ss.
  7. Art. "Ofenfabrik J.F.Schmidt", ĉe: Günther 1998, p. 339.
  8. Traduko: La 14-an de oktobro 1806. Tie ĉi kie brulis la aero kaj tondrantaj montoj (kiam ĉe la riverbordo de paca Ilm bruaĉis milito) kreis potfaristo monumenton pri koleriĝanta Vesta. Ĉar ŝi protektis kun aminda mano bonfare la laboran kamenon.