Wilhelm Friedrich Bode

Wilhelm Friedrich BODE (ankaŭ: Goethe-Bode por distingiĝo de la arthistoriisto Wilhelm von Bode; naskiĝinta la 30-an de marto 1862 en Hornhausen, mortinta la 24-an de oktobro 1922 en Vajmaro) estis germana instruisto, verkisto kaj aktivulo de la movado de senalkohola kulturo.

Wilhelm Friedrich Bode
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1862 (1862-03-30)
en Hornhausen
Morto 24-an de oktobro 1922 (1922-10-24) (60-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva en Vajmaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de filologia ŝtatekzamenon en 1885 li iĝis en 1886 instruisto pri la lingvaj germana, franca kaj angla ĉe la teknika altlernejo de Mitweida. Tie li verkis esearon Temperenzschriften kiu venigis lin al la alkoholprirezignada movado. Intertempe li vivis en Anglujo sed revenis Germanujon. Ekde 1899 li perlaboris la vivon kiel liberprofesia verkisto en Vajmaro kie li mortis pro akcidento tramvaja.[1] Tomboŝtonon lian renovigis la verkisto Walther Victor kiu troviĝas ene de la tombeja halo en Vajmaro.

Kun la unua edzino, de kiu li eksedziĝis en 1900 en Hildesheim, du filojn kaj unu filinon li havis. Victor Bode, unu lia filo, laboris en ekleziaj servoj en Hanovro eldonante la gazeton "Hannoversches Sonntagsblatt". Lia loĝdomo en Vajmaro, en kiu lia dua edzino Anna Bode post vidviniĝo tenadis telekomercadon pri goetaĵoj kaj kontraŭkotizan lubibliotekon, malkonstruitis en 1936. Memorigas onin pri Bode Wilhelm-Bode-strato en la sudo de Vajmaro. Krome ekzistas ankaŭ puto nomita por li, Bodebrunnen. Ĉe lia naskiĝdomo je Aŭgust-Bebel-strato en Hornhausen estas ankaŭ memortabulo.

Graveco redakti

Post translokiĝo al Vajmaro en 1899 li komencis fontan studadon el la ekde 1885 libere alirebla Goeto-arkivo. Li publikigis multe da unuopaj studoj pri Goethe kaj eldonis ekde 1904 la kvaronjaran periodaĵon "Stunden mit Goethe" influante per tio multajn fakulojn: malgraŭ la fakto ke lia publicisteco ne estis science centprocente senmakula. Ekde 1920 aperis lia ĉefverko en 12 volumoj Goethes Leben de kiu li mem povis finfari nur sep volumojn. Sekvente filantropiajn ideojn li ekinteresiĝis pri la verkoj de Lev Tolstoj.

En 1889 li fondis Ligon de alkoholkontraŭuloj estonte inter 1892 kaj 1899 afergvidanto de la simila hildeŝeim-a societo Deutscher Verein gegen Mißbrauch der geistigen Getränke. Inter 1902 kaj 1906 li estis porparolanto de de li iniciatita societo pri necesaj gastejaj reformoj (Verein für Gasthausreformen).

Verkoj redakti

  • Tolstois Lehren. Ein Gedanken-Auszug aus allen Werken von Lew Tolstoi. 1900.[2] Reprints: Bibliobazaar, 2009 ISBN 1110214855; Severus-Verlag, 2015. ISBN 3958013244
  • Goethe in vertraulichen Briefen seiner Zeitgenossen. Auch eine Lebensgeschichte. Tri volumoj, Peter Lang, München 1969.
  • Goethes Briefe in kleiner Auswahl. Du volumoj, Verlag der Deutschen Dichter-Gedächtnis-Stiftung, 1907.
  • Goethes Liebesleben. Berlin 1919.
  • Damals in Weimar, dua eldono, H. Haessel Verlag, Leipzig 1923.
  • Das Leben in Alt-Weimar.
  • Goethes Leben. (volumoj 7–8 kontinuigita de Valerian Tornius), nekomplete pro morto de Bode
  • Der weimarische Musenhof.
  • Charlotte von Stein.
  • Amalie, Herzogin von Weimar. 3 volumoj.
  • Goethes Leben im Garten am Stern.
  • Goethes Gedanken.
  • Goethes Lebenskunst.
  • Die Macht der Konsumenten. Weimar 1902
  • Das staatliche Verbot des Getränkehandels in Amerika. Weimar 1901
  • Die Trunksucht als Krankheit und ihre Behandlung. Bode, Weimar 1901 (Digitalisat).
  • Indivi: Ein absonderlicher Reisebericht. Roman. Chr. G. Tienken, Bremerhaven und Leipzig 1892.

Referencoj redakti

  1. Martin Stolzenau: "Vielschreiber Wilhelm Bode starb vor 90 Jahren in Weimar".[rompita ligilo] Ĉe: (Thüringer Allgemeine, 24.10.2012
  2. Gedankenauszüge aus 63 Schriften T.s

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Bode (Schrifsteller) en la germana Vikipedio.