Conrad ENGELMANN (naskiĝinta en 1782, mortinta en 1853) estis en Vajmaro (Germanujo) aktiva potfarada majstro deĵorante ankaŭ por la tiea duka kortego.

Conrad Engelmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1781 (1781-11-30)
Morto 30-an de novembro 1852 (1852-11-30) (71-jaraĝa)
vdr
enskribo ĉe Brühl, Vajmaro

Agadoj

redakti

La vajmara kortegpotfarejo troviĝis je Brühl nr 10. Tie porĉiamigis sin Engelmann sen nomdono ĉe artaĵo pri koleriĝinta Vesta memoriganta la kruelan batalon de ne tro fora Jena–Auerstedt.[1]

Engelmann trejniĝis en Vajmaro ĉe la kortega skulptisto Martin Gottlieb Klauer.[2][3] Ekde 1713 li estis la edzo de la vidvino de sia antaŭulo Johann Friedrich Nindel (1766-1813): Nindel estis fondita la fornofabrikon de ĉe Brühl en la 1792-a jaro. Engelmann tre pligrandigis la fabrikon akirante najbarajn grundojn. Tiutempe li estis en sia fako eble la plej estimata en tuta Vajmaro. Unu lia posteulo estis Johann Friedrich Schmidt, krome lia lernoknabo kaj -bofilo.[4] Engelmann posedis ĉ. la jaro 1840 kun certa sinjoro Reppenhagen en Brandenburgio la firmaon "Engelmann & Reppenhagen". La plejparto de la tiamaj fornoj kaj ceramikaj kaheloj en Vajmaro estis fabrikitaj ĉe li.

Engelmann ankaŭ partoprenis la plibeligojn argilajn de ĉe Urbodomo de Vajmaro. Krome li kreis plastikojn laŭ Martin Gottlieb Klauer. Klauer mem ofte komisiis Engelmann pri fabkrikado: en kazo de malbonaj veteraj kondiĉoj aŭ mendo de por sia ateliero tro grandaj aferoj.[5]

Engelmann ankaŭ ĉeestis okaze de la dua entombigo de la kadavro de Friedrich Schiller (transigo disde Jakobo-tombejo) en 1827 je la Princa kripto ĉe la Historia tombejo vajmara (krome tie troviĝis diversaj kortegaj oficistoj kaj ĉefurbestro Carl Leberecht Schwabe. Intertempe starigitis la (false supozita!) ŝilera kadavro en la Biblioteko Dukino Anna Amalia.[6]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conrad Engelmann (Töpfer) en la germana Vikipedio.

  1. Koncerne la rolon de Engelmann klaras ke li estis la komisiinto; kiu vere artistis neklaras! - Kp. artikolon "Ofenfabrik J.F.Schmidt", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 339
  2. Jeanette Lauterbach, Hermann Hofmann: Antlitz des Schönen: klassizistische Bildhauerkunst im Umkreis Goethes, Thüringer Landesmuseum Heidecksburg, Rudolstadt 2003, p. 103.
  3. [1]
  4. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (=Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1). Weimar 2016, p. 303.
  5. Arthur Fontaine: Der englische Coade-Stein – die Villeroy & Boch „Terracotta“: Mit Exkursen zu Martin Klauer nach Weimar und Friedrich Schinkel nach Berlin, Norderstedt 2019, p. 63-64
  6. Julius Schwabe, Carl Leberecht Schwabe: Schillers Beerdigung und die Aufsuchung und Beisetzung seiner Gebeine: 1805 …, 1852, p. 128