Egirino

(Alidirektita el Aegirino)

Egirino, aŭ aegirino, estas membro de la klino-piroksena grupo de inosilikataj mineraloj. Egirino estas la natria finmembro de la serio egirin-aŭgito. Egirino havas la kemian formulon NaFeSi2O6 en kiu fero aperas kiel Fe3+. En la aegirin-aŭgita serio la natrio estas foje anstataŭita per kalcio kun fero(II) kaj magnesio anstataŭante feron(III) por ekvilibrigi la ŝarĝon. Ankaŭ aluminio anstataŭas la feron(III). Akmito estas fibreca, verda variaĵo.

Egirino (malhela) kun iomete da feldspato (hela) el Malavio.

Egirino ekzistas kiel malhelverdaj monoklinaj prismaj kristaloj. Ĝi havas vitrecan brilon kaj perfektan kliavadon. Ties Mohs dureco varias el 5 ĝis 6, kaj ties specifa gravito estas inter 3.2 kaj 3.4.

Sienito kun egirino kaj akmito el Magnet Cove, Arkansaso.

Tiu mineralo ofte ekzistas en alkalaj magmorokaĵoj, sed ankaŭ ĉe aliaj kuŝejoj. La akmita variaĵo estis por la unua fojo priskribita en 1821, ĉe Kongsberg, Norvegio,[1] kaj la egirina variaĵo en 1835 el specimeno de Rundemyr, Øvre Eiker, Buskerud, Norvegio. Aegirino estis nomita laŭ Ægir, nome Nord-ĝermana dio de maro.[2] Sinonimo de la mineralo estas akmito (el la greka ἀκμή "pinto, bordo") reference al la tipaj pintaj kristaloj.[3]

Ĝi estas foje uzata kiel gemo.[4]

Referencoj redakti

  1. Dana, James Dwight. [1837] (1855) Manual of Mineralogy, 7‑a eldono, Philadelphia, PA: Durrie & Peck.
  2. Mindat Aegirine
  3. "Acmite". Encyclopædia Britannica. 1 (11a eld.). 1911. p. 149.
  4. Dictionary of Gems and Gemology, de Mohsen Manutchehr-Danai p. 5

Eksteraj ligiloj redakti