Lucius Aelius Gallus (1-a jarcento a. K.) estis romana urbestro de Egiptujo, respondeca por fiaska batalo kontraŭ la araboj. La brulanta varmego de la suno, la malbona akvo kaj la manko de ĉio necesa por subteni la vivon, produktis malsanon inter la soldatoj, kiu estis entute nekonata al la romianoj, kaj detruis la plej grandan parton de la armeo; tiel ke la araboj ne nur ne estis subigitaj, sed sukcesis forpeli la romanojn eĉ el tiuj partoj de la lando, kiujn ili antaŭe posedis. Aelius Gallus estas menciita de Klaŭdo Galeno en lia verko "De Compositione medicamentorum secundum locos".[1]. Aelius Gallus estis amiko de Strabono, kiu mencias la batalon, kaj estas menciita ankaŭ de Asklepiado Farmakiono. Li eble vivis en la 1-a jarcento p. K. ĉar oni diras ke li preparis antidoton al unu el la imperiestroj, kiu ankaŭ estis uzata de Charmis, kiu vivis en la regno de Nerono en la jaro 54 p. K.

Lucius Aelius Gallus
(floris 25 a. K. - 4 a. K.)
"Pri la komponado de la medikamentaro laŭ la partoj", verko eldonita de Klaŭdo Galeno sed verkita de la apotekisto Aelius Gallus.
"Pri la komponado de la medikamentaro laŭ la partoj", verko eldonita de Klaŭdo Galeno sed verkita de la apotekisto Aelius Gallus.
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento a. K.
Morto 1-a jarcento p. K.
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam la kronologio de la armea ekspedicio de Gallus en la Sabaean-landon (post 27 a.K.) estas diskutebla, ekzistas malmulte da dubo ke ĝi estis katastrofa.

Gallus estis delogita per perspektivoj de kontrolado de la spickomerco, kiu riĉigis la romian klientregnon de Nabateo, kiu ricevis karavanojn kaj kamelŝarĝojn de olibano kaj mirho el sudokcidenta Arabio, same kiel multajn spicojn tiam importitajn eel Hindio kaj sudorienta Azio.

Aŭgusto nomumis Gallus-on Urbestro de Egiptujo 27-25 a.K., jarojn kiuj atestis liajn fatalajn provojn kontroli havenojn ĉe Ruĝa Maro kaj la emporiojn pli suden. La Aelii estis familio de intelektuloj en la malfrua romia respublika, kaj la patro de Gallus, Caius Aelius, estis laŭleĝa leksikografo; la familio produktis akademiulojn konatajn pro diversaj interesoj, inkluzive de scienco kaj medicino.

Aelius Gallus estis patrono kaj amiko de Strabono, kiu estis kun Gallus (25 a.K.) en Egiptujo. La medicinaj interesoj de Gallus koncentrĝis pri farmakologio kaj toksologio. Galeno (De Antidotes) registras teriakon[2] kontraŭ la pikoj de skorpioj, mult-ingredienca medikamento kiu" ... Gallus alportis for el Arabio kaj donis al Cezaro [Augustus], [kaj] multaj soldatoj ricevis kuracojn el ĝi."

Verŝajne Gallus estis "Asklepiadano" (kuracisto), ĉar Galeno citas "Marcus" Gallus, "anon de Asklepiado", kiel la inventinto de utila profilaksa helpo (por uzo antaŭ luksaj manĝoj), kunmetaĵo de henbansemoj, rozoj, anizo, [[Vera celerio |semoj de Apium graveolens]], malnova mirho kaj safrana Crocus sativus, boligita en vino kaj mielo.

Galeno skribas ke" ... la antidoto de Aelius Gallus estis utiligita fare de Cezaro kaj Kharmes kontraŭ la mortigaj efikoj de venenoj ", kiu ankaŭ helpas virinojn kiuj havas malfacilecon esti elpurigitaj, kaj ĝi" ... forpelas feton sendolore" ( Antid. 2.1).

Gallus, kiu aprezis la bonajn manĝaĵojn, ankaŭ ofertis digestajn "antidotojn" por glutemuloj (Galen, Antid. 2.10]), enhavantaj mirhon kaj aliajn multekostajn, importitajn spicojn. Andromako la Maljuna citas el la libroj de Gallus pri tussiropoj (Galen citas la citaĵojn ĉe CMLoc 7.2), sugestante ke li lernis kiom utilaj estis olibano, mirho, la du cinamomoj, kaj aliaj ekzotikaj ingrediencoj en la kunmetado de efikaj kontraŭ tusaj gutoj kaj aliaj medikamentoj kiuj trankviligis la trakeon.

Verkoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. A Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology
  2. Mezepoka kuracilo, iama panaceo, kiu entenis ekstraktojn el plantoj, mielon, opion k.a. Plena Ilustrita Vortaro.