Afganio en la Olimpikoj

olimpikaj teamoj de Afganio

Afganiaj sportistoj unue en 1936 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala afgania teamo partoprenis 14 el la sekvaj 19 someraj olimpikoj. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis afganiaj partoprenantoj.

Afganio en la Olimpikoj

Flago de Afganio
IOK-kodo  AFG
NOK Afgania Olimpika Komitato
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr
la nacia flago valida inter 2004 kaj 2021
Ambaŭ bronzajn medalojn por Afganio alportis la tekvondisto Rohullah Nikpai, en 2008 kaj 2012

En la someraj olimpikoj la teamoj ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 2 bronzajn medalojn. Ambaŭ bronzajn medalojn por Afganio alportis la tekvondisto Rohullah Nikpai, en 2008 kaj 2012. Fine ĝi havis la 147-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La nuna flago de la Talibanoj, nigra araba kaligrafio sur blanka fono, videbla en la informkesto dekstre, nur validas ekde la fino de aŭgusto 2021 kaj ankoraŭ neniam vidiĝis en olimpiko. Ekde 2004 la afganiaj sportistoj konkuris kun trikoloro nigra-ruĝa-verda kun blanka blazono sur ĝi, bildigita maldekstre, tre simila flago ankaŭ videblis en la olimpikoj de 1936 ĝis 1972, kaj intertempaj flagoj videblas en la listo flago de Afganio. Laŭ la ĝisnuna politika situacio dubeblas ĉu la nun regantaj Talibanoj iam havos intereson sendi teamon al olimpiko.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti