Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Afrika Oficejo estas oficejo de UEA en Afriko por Afrika agado. Ĝi rekte ligiĝas al la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando kaj laboras kun la Afrika Komisiono de UEA.

De 1995 ĝis 2005 ĝi situis en Instituto Zamenhof en Lomeo, Togolando. En 2005 ĝi estis movita al Lokossa, Benino.

Ĝi administras la Afrikan Esperantistaron, respondas informpetojn, instruas koresponde al progresantoj, eldonas kaj aldonigas verkojn de afrikanoj, zorgas pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la Centra oficefjo, aperigas la bultenon de la Afrika komisiono, konsilas la landajn asociojn en Afriko. Pli ĝenerale ĝia tasko estas subteni la Afrikajn landajn asociojn.

Eksteraj ligiloj redakti