Afrikan tähti

populara finna tabulludo

Afrikan tähti (tradukite "Stelo de Afriko", en la finnlanda sveda Afrikas stjärna kaj en la svedia sveda Den försvunna diamenten, "La malaperinta diamanto") estas populara finna tabulludo. Ĝin planis Kari Mannerla. Ĝi estas farata ekde la jaro 1951. Afrikan tähti estas konservata kiel unu de plej venditaj tabulludoj en Finnlando dum pli ol 65 jaroj. En tiu tempo ĝi estis tradukita al 16 lingvoj. Ĝi estas plej populara en Nordiaj landoj, kie ĝi estis reklamita vaste en Svedio, Norvegio kaj Danio en 1960. En la ludo la ludantoj provas trovi cullinan-on. Ili ĵetas ĵetpuledron. En siaj pensiaj tagoj Kari Mannerla kredis kartludon Afrikan tähti, kiu havas samajn temajn ol la tabulludo Afrikan tähti.

Afrikan tähti
tabulludo
Eldondato 1951
vdr

Kritiko

redakti

En la 2020-aj jaroj oni komencis multe kritiki la ludon. Germana studento en Helsinko asertis, ke la ludo esprimas kolonialisman pensadon: la tabulo inkludas stereotipajn bildojn pri afrikanoj kaj oni provas alporti cullinan-on al urbo, kiujn regis eŭropanoj en la tempo, kiam oni kreis la ludon. La studento asertis ankaŭ, ke la aliaj ludantoj ol la venkinto fine estas "malliberuloj". Vere la ludo ne havas tian econ, ke la malvenko estus kvazaŭ tio, ke oni estus malliberulo, sed ankaŭ iuj finnaj spertuloj diris, ke la ludo estas rasisma kaj kolonialisma.