Agüimes [aGŬImes] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Agüimes estas rilata al aliaj similaj en la insularo, kiel Güime de Lanzarote kaj Güímar de Tenerife, ĉiuj devenaj el guanĉoj.[2]

Agüimes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 643  (2023) [+]
Loĝdenso 412 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 53′ N, 15° 26′ U (mapo)27.883333333333-15.433333333333Koordinatoj: 27° 53′ N, 15° 26′ U (mapo) [+]
Alto 275 m [+]
Areo 79,28 km² (7 928 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Agüimes (Kanariaj insuloj)
Agüimes (Kanariaj insuloj)
DEC
Agüimes
Agüimes
Situo de Agüimes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agüimes [+]
vdr

Geografio redakti

 
Cruce de Arinaga.

Agüimes estas en la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 28.5 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 79.28 km², kiel la 7a plej granda teritorio de la insulo.[3][4]

La municipa teritorio limas kun tiuj de Ingenio (norde) kaj Santa Lucía de Tirajana (sude).[4]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 270 m.s.m.,[3] kaj la plej alta loko estas 1 673 m.s.m. en Agua del Orián.[4] La municipa teritorio deklivas el nordokcidentaj altaĵoj ĝis la marbordo.

Agüimes posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, havante ene de sia teritorio la protektitan pejzaĝon Montaña de Agüimes kaj la naturan monumenton Arinaga, kaj kunhavante kun najbaraj municipoj la naturajn monumentojn de Roque de Aguayro kaj Barranco de Guayadeque, same kiel la Specialan Naturan Rezervejon Los Marteles.[5] Guayadeque, Arinaga kaj Los Marteles estas inkluditaj en la Reto Natura 2000 kiel zonoj de speciala konservado (ZSK), kun la marbordo el Punta de la Sal (norde) ĝis la haveno de Arinaga (sude) kaj inter La Cerca kaj la monto de Arinaga kaj la strando Vargas.[6]

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Sebatiano en Agüimes.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj, kiuj hegemoniis en la regno de la sudoriento de la insulo en la areo de la nunaj Ingenio kaj Agüimes (estis alia regno nordokcidente). Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko, kiel la propra kerno de Agüimes mem, Guayadeque kaj Temisas. Post la konkero de la insulo kaj ĝia aligo al Kastilio en 1483, oni establis miksan sistemon de administracio kun reprezentanto de la eklezio, kio rezultis en konfliktoj, ĉefe pro la dispono de akvo por irigacio.[7] Dekomenca kultivo estis sukerkano, sed meze de la 1580-aj jaroj ĉesis la sukerproduktado, kaj tomato kaj kukumoj iĝis novaj produktoj por eksportado.

En novembro 1718 okazis tumultaj protestoj kaj la reĝo Filipo la 5-a apogis la lokanojn per havigo de novaj teroj kaj fondo de municipoj Santa Lucía de Tirajana, Vecindario, Ingenio, San Bartolomé de Tirajana kaj Arguineguín.[8]

Same kiel en la cetero de la sudoriento de Gran Canaria, parto de la loĝantaro de Agüimes elmigris al Kubo, Puerto Rico kaj al aliaj amerikaj landoj. Aktuale male ĝi estas zono de enmigrado, pro la prospero de turismo en la sudo de la insulo kaj de aliaj aktivecoj de servoj. Krome estas grava la industria zono de Arinaga, ĉe la samnoma haveno.

Demografio redakti

La municipo havis 31 619 loĝantojn je 2019, estante la 8a en la provinco kaj la 6a de la insulo.[9]

Historie el malpli ol 8 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 32 000 loĝantoj, tio estas oni kvarobligis la populacion.

 
Strando de Arinaga, marborda zono de la municipo.
Loĝlokoj (2019)[9]
Entidad Loĝantoj Viroj Virinoj
Agüimes (municipa cefurbo) 5547 2797 2750
La Banda 560 291 269
Los Corralillos 247 134 113
Cruce de Arinaga 10454 5205 5249
Cuartería El Uno 15 9 6
La Goleta 575 298 277
Montaña Los Vélez 1663 840 823
Montaña San Francisco 93 47 46
Playa de Arinaga 10035 5085 4950
Polígono de Arinaga 1239 642 598
Las Rosas 574 303 271
Temisas 298 161 137
Vargas 319 172 147

Teritoria organizado redakti

 
Strando de Arinaga, marborda zono de la municipo.

Agüimes dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[9]

  • Agüimes: Agüimes (kerno) kaj Cueva Bermeja.
  • La Banda: La Banda kaj Llano Blanco.
  • Los Corralillos.
  • Cruce de Arinaga: El Cabezo, Cruce de Arinaga, Pie de la Cuesta kaj Industria Zono de Arinaga.
  • Cuartería El Uno.
  • La Goleta.
  • Montaña San Francisco.
  • Montaña Los Vélez: Montaña Los Vélez kaj Las Palmillas.
  • Playa de Arinaga: Playa de Arinaga kaj Playa del Cabrón.
  • Polígono de Arinaga: Los Espinales, Polígono Residencial de Arinaga kaj Industria Zono de Arinaga.
  • Las Rosas: La Laguna, Las Rosas kaj Rosas Viejas.
  • Temisas.
  • Vargas: Vargas, Edén kaj El Oasis.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

Unuaranga sektoro

Agüimes konservas agrikulturon en forcejoj sur la marborda zono, kie oni kultivas ĉefe tomatojn kaj ornamplantojn. En Temisas kaj Los Corralillos abundas malgrandaj familiaj bienoj dediĉitaj ĉefe al la kultivado de terpomoj, citrusoj, fruktarboj, olivarboj kaj vitejoj.[4] Krome estas ankaŭ abundaj malgrandaj brutobredaj ekspluatejoj, ĉefe de kaproj, bovoj kaj porkoj.[4]

Duaranga sektoro

En la municipo estas grava industria zono de Arinaga kaj industria zono de Espinales,[4] kiuj estas hejmoj de pli ol 700 entreprenoj.

Triaranga sektoro

Krom malgranda komerco kaj gastejado, Agüimes havas en la urba kerno konvencian hotelon en la iama urbodomo, kaj alia rura hotelo en tio kio iam estis stalo de kameloj. Krome estas kelkaj domoj por rura turismo dise kaj en la urba kerno kaj en la kvartalo Temisas.[4][10]

Arkeologio redakti

 
Arkeologia kuŝejo de Morros de Ávila.
  • Stokejo de Cuevas Muchas
  • Grotoj de Morros de Ávila
  • Rokarto de ravino Balos
  • Kuŝejo de ravino Guayadeque
  • Grotoj kaj stokejoj de La Audiencia
  • Grotoj de la Giganto
  • Grotoj kaj «konkarejo» de Montaña de Arinaga

Preĝejoj kaj civilaj redakti

 
Lumturo de Punta de Arinaga.
  • Preĝejoj de Sankta Sebastiano, de Sankta Mikaelo de Temisas kaj Kapelo de Cueva Bermeja
  • Historia urba kerno de Agüimes
  • Kvartalo Temisas
  • Kalkofornoj de Arinaga
  • Salproduktejoj de Arinaga
  • Lumturo de Punta de Arinaga

Naturaj lokoj redakti

  • Ravino Guayadeque
  • Monto Arinaga
  • Monto Agüimes
  • Roque Aguayro
  • Strando Vargas
  • Strando Cabrón

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Álvarez Delgado, Juan (1982). «Instituciones políticas indígenas de la isla de Gran Canaria. Guaires y cantones. Guanartemes y reinos». Anuario de Estudios Atlánticos (Las Palmas de Gran Canaria: Patronato de la Casa de Colón) (28): 265-342. ISSN 0570-4065. Consultado el 24 de noviembre de 2018.
  3. 3,0 3,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  5. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  6. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  7. Sánchez Valerón, Rafael (2016). Beginbook Humanidades, eld. Ingenio a través de sus instituciones, acontecimientos y personajes (1491-1900). Beginbook Editores. pp. 42-47. ISBN 978-84-946161-5-0.
  8. «Motin Aguimes».[rompita ligilo] mdc.ulpgc.es. Konsultita la 30an de decembro 2018.
  9. 9,0 9,1 9,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  10. «Conoce Gran Canaria. Agüimes». Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 24an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agüimes en la hispana Vikipedio.