Aglaonike

AGLAONIKEAGLAONICE (antikva greka: Ἀγλαονίκη, Aglaoníkē) (naskiĝis en Tesalio) estis greka astronomino kaj greka natura filozofino de la 2-a jarcento a.K. aŭ la 1-a jarcento a.K.[1] Ŝi estas konsiderata unu el la unuaj astronominoj. Plutarko[2] kaj Apolono de Rodo[3] jam menciis ŝin kiel tia en siaj verkoj, kaj ŝi ankaŭ menciiĝas en la skolioj al Apolono de Rodoso, kiu aldone diras, ke ŝi estis filino de Hegetor (aŭ Hegemono) de Tesalio. Oni rigardis ŝin kiel sorĉistino pro (inter aliaj eksterordinaraj faroj) ŝia (mem-proklamata) kapablo 'malaperigi la lunon el la ĉielo' (καθαιρεῖν τὴν σελήνην), kiu laŭ supozo (unue de Plutarko kaj sekve de nuntempaj astronomoj) signifas, ke ŝi povis antaŭdiri la tempon kaj proksimuman regionon, kiel luna eklipso okazos.[4][5]

Aglaonike
Aglaonice2.png
Persona informo
Naskiĝo
en Tesalio
Morto
Okupo
Okupo astronomo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Greka proverbo mencias la supozita fanfaronado de Aglaonike: "Jes, kiel la luno obeas Aglaonike-on".[6] Aglaonike rilatas al grupo de astrologinoj, tre aktivaj inter la 3-a jarcento kaj la unua jarcento a.K., konsiderataj maginoj. Ili estas konataj kiel la Sorĉistinoj de Tesalio.[6]

En la Gorgio de Platono, Sokrato parolas pri "la Tesaliaj sorĉistinoj, kiuj, laŭ oni diras, malsuprenportas la lunon je la risko de la propra damniĝo".[7]

Plutarko skribis, ke ŝi "profunde konatiĝis kun la periodoj de la plena luno, kiam ĝi povas eklipsiĝi, kaj, sciante antaŭe la horon, kiam la luno estis baldaŭ kaptota de la umbro de la tero, imponis ĉe la virinoj, kaj kredigis ilin ĉiujn, ke ŝi malsuprentiris la lunon."[8]

Kultura influoRedakti

Unu el la krateroj en Venuso nomiĝas por Aglaonike[6] Kiel "Aglaonice", ŝi estas rolulo en la filmo Orpheus de Jean Cocteau, kie ŝi estas amiko de Eŭridiko kaj estro de la Ligo de Virinoj. Aglaonike estas unu el la figuroj en la art-instalaĵo The Dinner Party (La Vespermanĝo-Festo) de Judy Chicago, reprezentiĝanta kiel unu el la 999 nomoj en la Heredaĵa Etaĝo.[9]

ReferencojRedakti

  1. Bicknell, P. (1983). “The Witch Aglaonice And Dark Lunar Eclipses in the Second and First Centuries BC”, Journal of the British Astronomical Association (en) (PDF) 93 (4), p. 160–163. Bibkodo:1983JBAA...93..160B. 
  2. Plutarco. De defectu oraculorum - section 13 (angle) (HTML). Goodwin, Ed.. Arkivita el la originalo je 2017-07-14. Alirita 2018-06-28.
  3. Ogilvie, Marilyn Bailey. (1986) Women in science: antiquity through the nineteenth century. (angle). Cambridge, Mass.: MIT Press, p. 25–26. ISBN 0-262-65038-X.
  4. Ogilvie, Marilyn Bailey. (1986) Women in Science. The MIT Press. ISBN 0-262-15031-X.
  5. Schmitz, Leonhard. (1867) “Aganice”, William Smith: Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology 1, p. 59.
  6. 6,0 6,1 6,2 Howard, Sethanne. (2008) Hidden Giants, 2‑a eldono, Lulu.com, p. 31. ISBN 9781435716520.
  7. Gorgias (angle).
  8. Plutarch,. Conjugalia Praecepta.
  9. Aglaonice. Elizabeth A. Sackler Center for Feminist Art: The Dinner Party: Heritage Floor: Aglaonice. Brooklyn Museum (2007). Alirita 17 Decembro 2011.

Vidu ankaŭRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aglaonice en la angla Vikipedio.