Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Agnieszka MOZER [agnjeŝka mozer] (naskita la 6-an de oktobro 1986) estas pola esperantistino. Ekde novembro 2010 ĝis la jaro 2012 ŝi estis prezidantino de Pola Esperanto-Junularo[1].

Agnieszka Mozer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1986 (1986-10-06) (37-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
podkastisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Agnieszka Mozer loĝas en Varsovio kaj estas membro de la klubo Varsovia Vento. Ŝi partoprenis en la organizado de Internaciaj Junularaj Kongresoj, Ago-Semajnoj kaj Junularaj E-Semajnoj.

Ekde junio 2019 ŝi estas vicprezidantino de Pola Esperanto-Asocio.[2]

Referencoj

redakti