Aira KANKKUNEN (naskiĝis en 1928 en Finnlando; mortis la 4-an de marto 2010 en Gotenburgo, Svedio) estis finnino vivanta ekde 1963 en Svedio. Ŝi estis docento pri infanaŭdiologio, kiu defendis disertacion ĉe la medicina fakultato de universitato en Gotenburgo. (La disertacio: "Pre-school children with impaired hearing in Göteborg 1964–1980") Ŝi publikigis multajn fakajn librojn kaj artikolojn pri siaj sciencaj esploroj.

Aira Kankkunen
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1928 (1928-01-21)
en Vuolijoki
Morto 4-an de marto 2010 (2010-03-04) (82-jaraĝa)
en Gotenburgo
Lingvoj Esperantofinnasveda
Ŝtataneco FinnlandoSvedio
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • audiologist
vdr

Ŝi estis membro de verkistaj societoj sveda kaj finna en Gotenburgo. Kankkunen lernis Esperanton en 1988 (60-jara) kaj baldaŭ poste ekverkis originale. Ŝi estis premiita pro poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Nova Talento de 1992. Ŝi verkis poezion kaj poeziecan prozon en simpla lingvaĵo.

Verkoj redakti

  • Interrilatoj (poemaro, 1993)
  • Klopodu kompreni min! (instrukcio por gepatroj de infanoj aŭde handikapitaj, 1994)
  • Neniu povas ŝanĝi hieraŭon (poemaro, 1996; ankaŭ sonkasede, en prezento de Jadwiga Gibczyńska, 1996)
  • Ĉu via bebo aŭdas? (Frua serĉado de aŭdodifektoj ĉe infanoj. Kompendio por infanprizorgocentroj, 1997)
  • Kaj tiam floris la ĉerizarboj... (novelaro, 1997)
  • Fore de siaj praradikoj ili surteriĝis (poemaro, 1998)
  • Societaj ludoj (poemaro kaj aforismoj, 1998)
  • De tago al tago (proza poemaro, 2003)