Akwaeke Emezi

Akwaeke Emezi (naskiĝis en la jaro 1987, Umuahia, Niĝerio) estas igba kaj tamila verkisto kaj videa artisto, plej bone konata pro sia debuta novelo Freshwater.

Akwaeke Emezi
Persona informo
Akwaeze Emezi
Naskiĝo 6-an de junio 1987 (1987-06-06) (36-jaraĝa)
en Umuahia
Lingvoj angla • niĝeria piĝino vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Profesio
Okupo verkistoartisto vd
Laborkampo literary activity • porjunula literaturovidigaj artoj • performance artwork • cifereca arto vd
Verkado
Verkoj Freshwater vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Persona vivo redakti

Emezi estas neduumulo.[1] En la jaro 2018 Emezi per operacio forprenigis al si la uteron.[2]

En 2019 Emezi publikigis la porjunularan romanon Pet, en 2020 la romanon The Death of Vivek Oji, ambaŭ en la angla.[3]

Post kelkaj jaroj de granda produktiveco kaj publikigada sukceso, inkluzive televidan transakcion kun la FX network, ri trovis la premojn lacigaj, mallongigante turneojn ĉar ri spertis severajn muskolajn spasmojn kiuj malebligis iradi nek paroladi, kaj havis sinmortigajn pensojn. Emezi decidis en 2019 malrapidiĝi, prenante periodajn paŭzojn disde verkado.[4]

En anglaj tekstoj Emezi uzas la origine pluralajan personajn pronomojn they/them/theirs.[5][6]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti