Kinarto de Alĝerio

(Alidirektita el Alĝeria kinarto)

Kinarto de Alĝerio referencas al la kinindustrio bazita sur la nordafrika lando Alĝerio.

La kolonia epoko redakti

Dum la epoko de la Franca koloniigo, filmoj estis ĉefe hegemonia propaganda ilo por la Franca kolonia ŝtato. Kvankam filmita en Alĝerio kaj vidata de loka loĝantaro, la plej majoritato de la "Alĝeria" kinarto en tiu epoko estis kreata de eŭropanoj. La koloniaj propagandaj filmoj ĝenerale priskribis stereotipan bildon de idilia vivo en la kolonio, ofte fokuse al aspektoj de loka kulturo kiujn la administracio serĉis ŝanĝi, kiaj poligamio. Unu ekzemplo de tiaj filmoj estas la filmo de Albert Durec de 1928 Le Désir (esperante La deziro).

La apero de Alĝeria kinarto en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj redakti

Alĝerio sendependiĝis en 1962, temo kiu vekis fortan atenton inter la alĝeria filmoproduktado de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. La kanona filmo de Mohammed Lakhdar-Hamina de 1967 nome Le Vent des Aurès priskribas ruran farmofamilion kies vivoj estas detruitaj de koloniismo kaj milito.

Ekster Alĝerio, unu el la plej famaj filmoj de tiu epoko estas La Batalo de Alĝero (1966), nome Alĝeri-Itala filmo kiu akiris tri Oskar-nomumojn.

Nuntempa kinarto redakti

Bibliografio redakti