Alĝerio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Alĝerio en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la multaj afrikaj teamoj bojkote plifortigis sian proteston kontraŭ la apartismo en Sud-Afriko. En vintraj olimpikoj ĝis nun en 1992, 2006 kaj 2010 estis alĝeriaj partoprenantoj, sen ke tie atingiĝis medaloj. Ĝis la jaro 1960, elstaraj alĝeriaj sportistoj principe povis partopreni olimpikojn kadre de la franca olimpika teamo.

Moussa Mustapha, gajnanta la unuan medalon por la teamo en 1984
La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 en someraj olimpikoj sume atingis ekzakte 17 medalojn: Temas pri 5 oraj, 4 arĝentaj kaj 8 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 71-an rangon.

Kunordigas la teamon la Alĝeria Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la du atletoj de la Vintra Olimpiko 2006
 
kun alĝeriaj subtenantoj
 
...jen parolantaj kun N.M. Bentoumi