Alar del Rey [aLAR delREJ] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize en la oriento de la subkomarko Boedo-Ojeda. La municipo estas ligata al la konstruo de la Kanalo de Kastilio kiel elirejo de la kanalo. La municipo estas inkludita en la Geoparko Las Loras, nome unua geoparko de Unesko en la regiono.​

Alar del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 922  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 4° 19′ U (mapo)42.660277777778-4.3086111111111Koordinatoj: 42° 40′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alar del Rey (Provinco Palencio)
Alar del Rey (Provinco Palencio)
DEC
Alar del Rey
Alar del Rey
Situo de Alar del Rey
Alar del Rey (Hispanio)
Alar del Rey (Hispanio)
DEC
Alar del Rey
Alar del Rey
Situo de Alar del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alar del Rey [+]
vdr

Geografio redakti

 
Loko de Alar del Rey en la provinco Palencio.
 
La Kanalo de Kastilio ĉe Alar.
 
Pilorio de Becerril del Carpio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 57,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 908 loĝantojn. Ĝi ne perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; male la loĝantaro stabiliĝis super milo, sed perdis 200 loĝantojn el la jaro 2000. Ĝi distas 80 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Aguilar de Campoo, Herrera de Pisuerga, Prádanos de Ojeda kaj Santibáñez de Ecla (Provinco Palencio) kaj Sotresgudo en sia loĝloko Rebolledillo de la Orden en la Provinco Burgoso. Al Alar apartenas la loĝlokoj Becerril del Carpio, Nogales de Pisuerga, Barrio de San Vicente kaj San Quirce de Riopisuerga.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La urbo estis fondita en 1657, fare de la reĝo Filipo la 4-a, en la loko kiu estis senjorlando de monaĥinoj de San Andrés de Arroyo kaj kie estis muelejo ĉe la rivero Pisuerga.

Meze de la 19-a jarcento oni konstruis la fervojon kiu ligis Alar (kaj la varojn kiuj venis laŭ la Kanalo) al Reinosa, por posta pluvojo al Santandero.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la kanalo ĉefe, preĝejo de stilo novromaniko, okarka ponto "de la monaĥinoj".

Bildoj redakti

Jen bildoj de la romanika preĝejo de Puebla de San Vicente, loĝloko de la submunicipo Becerril del Carpio de la municipo Alar del Rey:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti