Alasko (romano)
Alasko (angle: Alaska) estas historia romano de James A. Michener.
Alaska | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | James A. Michener |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1988 |
Eldonejo | Random House |
Ĝenro | historia romano |
Kiel aliaj romanoj de Michener titles, Alasko kovras grandegan periodon.
Publikigita en 1988 de Random House, Alasko estas 868 paĝojn longa. Aldoniĝas al la enhavtabelo, la teksto mem kaj agnosko, sekcio pri faktoj kaj fikcioj, kiu ebligas la leganton scii tion, kio vere okazis kaj kion inventis la aŭtoro.
Ĉapitroj
redaktiĈapitro 1: Koliziantoj platoj
redaktiPriskribo de la formiĝo de la nordamerika kontinento tra miloj da jaroj.
Ĉapitro 2: La glacikastelo
redaktiMastodontoj, sabrodentaj tigroj kaj lanaj mamutoj alvenas tra la landponto al Alaska.
Ĉapitro 3: Popoloj de la Nordo
redaktiRenkonto kun unuaj inuitoj, ĉefe kun viro nomita Oogruk kaj ties familio. La ĉapitro priskribas la balenĉasadon kaj la komenco de la mar-lutroĉasado por feloj fare de la rusoj.
Ĉapitro 4: Esploristoj
redaktiUnuaj esploroj de Alasko kaj renkontiĝoj inter rusoj kaj indiĝenoj. Amasmurdado de multaj indiĝenaj popoloj kaj mar-lutroj.
Ĉapitro 5: La duelo
redaktiTemas pri la duelo inter ŝamanismo de la indiĝenoj kaj kristanismo de la rusoj. Post kiam la viroj de la tribo estis translokigitaj por ĉasadi, virinoj kaj beboj restas solaj. Ili lernas piloti kajakojn kaj malgraŭ tabua malpermeso sukcesas harpuni balenon por supervivi. Knabino, Cidaq, forlasas la insulon por iĝi rusino.
Ĉapitro 6: Perditaj mondoj
redaktiSekvo de la kolizioj inter indiĝenoj akj rusoj, ĉefe en la batalo de Sitka. La eventoj estas priskribitaj el la vido de indiĝeno, Ravenheart (korvokoro), kaj la filo de la iama Cidaq kaj rusa pastro, Arkady Voronov. Arkady kaj ties rusa virino vojaĝas sur la rivero Jukono. Mortas Aleksandro Baranov kaj survenas la vendo de Alasko al Usono.
Ĉapitro 7: Gigantoj en kaoso
redaktiTiu ĉapitro montras la kolizion inter du malamikaj ŝipestroj, kapitanoj Schransky kaj Michael Healy. Intertempe Sheldon Jackson, misiisto kreas kristanajn misiejojn por kristanigi indiĝenojn.
Ĉapitro 8: Oro
redaktiRakontoj pri la kaoso de la alaska kuro al oro laŭ la fikciaj familio Venn kaj John Klope. Menciatas ankaŭ la malfacilaĵoj transiri Chilkoot.
Ĉapitro 9: La oraj strandoj de Nome
redaktiĈapitro 10: Salmono
redaktiĈapitro 11: Relzono
redaktiĈapitro 12: La rando de la fajro
redaktiReferencoj al historio
redaktiMichener uzas historiajn homojn kaj ejojn en fikciaj okazaĵoj. Li ankaŭ inventas rolulojn kaj ejojn kiel aliaj verkisto. Alasko ne estas historilibro.
Jen kelkaj historiaj roluloj kaj ejoj: