Albaladejo del Cuende
Albaladejo del Cuende estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Tra ties municipa teritorio fluas la rivero Júcar. Ĝi troviĝas inter la municipoj Villaverde y Pasaconsol, Belmontejo, San Lorenzo de la Parrilla, La Parra de las Vegas, Las Valeras kaj Valverde de Júcar.
Albaladejo del Cuende | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16111 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonia Albaráñez Toledo (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 276 (2016) | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 48′ N, 2° 14′ U (mapo)39.8076114-2.2277885Koordinatoj: 39° 48′ N, 2° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 55,2 km² (5 520 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Loĝantoj redakti
La loĝanto nomiĝas albaladejeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 276 loĝantoj kaj la denseco estas de 5 loĝ/km².
Situo redakti
Albaladejo del Cuende estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 920 m super marnivelo kaj je 43 km el Kvenko, nome provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55,2 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′27″N 2°13′40″Ok.
Historio redakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Albaladejo del Cuende, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Albaladejo del Cuende; sed poste la proksimeco al la ĉefurbo rekuperis la loĝantaron al la nunaj 276.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.