Albești (Sighișoara)

(Alidirektita el Albeşti (Sighişoara))

Albești [albeŝtj] (hungare: Fehéregyháza, germane Weissenkirch) estas komunumo en Rumanio sur la maldekstra bordo de la rivero Târnava Mare, nordoriente de Sighișoara. En 1910 ĝi havis 2.049 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, ciganoj, germanoj); en 1992 3.484 (rumanoj, 23 % hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1231. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Nagy-Küküllő vármegye). La 31-an de julio 1849 tie estis parte la batalo de Segesvár, en kiu perdis sian vivon Sándor Petőfi. La memoron de la poeto gardas memormuzeo kaj monumento ĉe la Ispán-fonto.

Albești
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Mureș
Alinome Fehéregyháza (hungare), Weissenkirch (germane)
Iama hungara departemento Nagy-Küküllő
Situo 46° 14′ N, 24° 51′ O (mapo)46.23944444444424.85Koordinatoj: 46° 14′ N, 24° 51′ O (mapo)
Alto super maro 357 m
Poŝtkodo 547025
Loĝantaro
– komunumo 5.345 (en 2011)
– vilaĝo 3,546 (en 2011; 3.064 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 114612
Information icon.svg
vdr

Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Ţopa (Alsóbún), Valea Albeștiului, Bârlibășoaia, Boiu, Jacu, Șapartoc, Valea Dăii, Valea Șapartocului.

FontoRedakti

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti