Albertus Cornelis van Ingen
(Alidirektita el Albert C. van INGEN)
Albert Cornelis VAN INGEN (naskiĝis en 7-an de decembro 1908, mortis la 12-an de septembro 1994 en Hago) estis nederlanda esperantisto kaj dumviva membro.
Albertus Cornelis van Ingen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1908 |
Morto | 12-an de septembro 1994 (86-jaraĝa) en Hago |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto |
Li famiĝis kiel reprezentanto de Literatura Mondo en Roterdamo, kie li ankaŭ gvidis sukcesajn Cseh-kursojn. Li instruis en Indonezio kaj ricevis la distingon Jad Vaŝem de Israelo. Li mecenatis la movadon en Nederlando kaj krome zorgis pri tre aĝa mecenato, Henriko Veenstra (1893-1983).