Albert Huet (Transilvanio)

Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albert Huet

Albert HUET (aŭ Albrecht Huet), naskita en 1537 en Sibiu, mortinta samloke la 23-an de aprilo 1607, estis reĝa konsilisto kaj juĝisto en Sibiu. Li estis filo de la saksa grafo Georg Huet kaj de Barbara Armbruster.

Je la 10-a de junio 1591 li faris paroladon en Alba Iulia antaŭ la hungara princo Sigmundo Báthori, por pledi, ke la saksoj en Transilvanio estas ne "nur gastoj" (latine: hospites), sed "civitanoj" (civites)[1]. Per tio li argumentis kontraŭ la tiama koncepto, ke ekzistas nur nobeloj kaj subuloj, ĉar inter la saksoj ne ekzistis nobeleco.

Unu el la tri centraj placoj de Sibiu portas lian nomon.

VivoRedakti

La filo de saksa grafo lernis unue en Sibiu, poste en Vieno kie li servis soldate kaj administrante ĝis la jaro 1574 por diversaj imperiestroj (Karlo la 5-a, Ferdinando la 1-a, Rudolfo la 2-a). Post reveno patrujen li iĝis en 1577 ano de la urba konsilantaro kaj baldaj grafiĝis. Li iĝis ŝatata interparolanto, ekz. por Báthory pri itala politiko. En la 30.12.1582 Huet vojaĝis al Pollando al István Báthory por subsigni la Saksian kodekson. La rajtojn liberecajn de la transilvaniaj saksoj li defendis en la 10.6.1591 en la kongreso de Alba Iulia. En 1592 li fondis biblitekon por la lernejo en Sibiu kaj difinis novan taskaron por instruistoj kaj lernantoj. En 1594 li ĉeestis en la Parlamento de Kluĵo.

Josef Kurt kaj Karl Haffner verkis triaktan teatraĵon Albert Huet oder drei Bilder aus Siebenbürgens Vorzeit über sein Leben und Alter.

NotojRedakti

  1. Die Siebenbürger Sachsen – ein Rechtsproblem, Harald Zimmermann, Siebenbürgische Zeitung, 2003-01-13 (germane)