Alcuéscar
Alcuéscar estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Alcuéscar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • urbeto | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10160 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 459 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 23 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 11′ N, 6° 14′ U (mapo)39.181111111111-6.2294444444444Koordinatoj: 39° 11′ N, 6° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 488 m [+] | ||
Areo | 108 km² (10 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcuéscar [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas alcuesqueños. La censita populacio en 2008 estis de 3.001 loĝantoj.
Situo redakti
Alcuéscar estas situa en la centra parto de Ekstremaduro kaj sudo de la provinco de Cáceres en la komarko aŭ distrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 488 m tute apud la limo kun la Provinco de Badajoz; je 39 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 32 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Madrido estas je 290 km. La surfaco de ties teritorio estas de 108,93 km².
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado.
Geografio redakti
Alcuéscar situas inter la Montaroj Centinela kaj Lombriz, inter la Sierra de Montánchez kaj la Sierra de San Pedro, ksj markas la finon de la preskaŭebenaĵo de Cáceres sude. La plej altaj pintoj estas 696 kaj 698 m altaj respektive.
Demografio redakti
La jena tabelo montras la datumojn de la Nacia Instituto pri Statistiko Instituto Nacional de Estadística español pri la demografia evoluo de Alcuéscar inter 1996 kaj 2006.
Evolución demográfica de Alcuéscar | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1996 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||
3.144 | 3.110 | 3.176 | 3.131 | 3.064 | 2.919 | 3.006 | 3.033 | 3.016 | 2.980 |
Historio redakti
La fondo de Alcuéscar okazis en la jaro 830 dum islama epoko. Laŭ la historiisto de la 17a jarcento Bernabé Moreno de Vargas fine de la 15a jarcento estis reloĝara de araboj devenaj el loko de Andaluzio nome "Güescar" [guESkar], eble la aktuala Huéscar, de la Provinco de Granada.
Eble ankaŭ dum la 16a jarcento kaj post reloĝado fare de moriskoj, oni konis la vilaĝon kiel "Güescar" kiel la toponimo araba-andaluza. Eble la prefikso "al" estis poste aldonita poste por diferencigi ĝin el la andaluza enklavo de kie devenus la menciitaj moriskoj, rezulte fine per la arabeca nomo de "Algüéscar", aŭ "Alcuéscar".
Vidindaĵo redakti
Proksime de la vilaĝo estas gravega kaj unika en la regiono preĝejo de la epoko de Visigotoj nome Sankta Lucía del Trampal.