Alea iacta est

latina eldiro

Alea jacta est (ankaŭ skribita kiel Alea jacta estAllea jacta est) estas uzata latina eldiro kiu signifas "la ĵetkubo estas ĵetita" aŭ "la sorto estas ĵetita". Temas pri esprimo atribuita de Suetonio al Julio Cezaro en la momento kiam ĉi lasta estis transirante la riveron Rubikono en la nordo de Italio, en la limo inter Italio kaj Gallia Cisalpina, provinco asignita al li de la romia senato.

Ĵetkubo en la romia muzeo de Lausanne-Vidy.

Pere de ĝi li ribeliĝis kontraŭ la aŭtoritato de la Senato kaj ekigis la longan enlandan militon kontraŭ Pompeo kaj la Optimates. Laŭ kelkaj versioj, anstataŭ la participo «jacta», Cezaro uzis la imperativon «jaci»: ĵetu! (la sorton).

Formo de la frazo redakti

Se oni kredas al Plutarko, Cezaro prononcis la frazon en la greka lingvo, prenita el verso de la komediografo Menandro, kun la senco «la ĵetkuboj estas ĵetitaj (ni atendu nun la sorton)». Verŝajne la verkisto estis unu el la plaj ŝatataj de Cezaro.

En la nuntempo ĉi frazo estas uzata aludante al ekstrema aŭ riska decido alprenita, post longa meditado.