Aleksander Brzostowski

(Alidirektita el Aleksandro Brzostowski)

Aleksander Bolesław BRZOSTOWSKI [bĵostovski] (naskiĝis en 1848 en Ostroh, mortis en 1920 en Varsovio) estis pola esperantisto, ĵurnalisto kaj bibliotekisto.

Aleksander Brzostowski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1848 (1848-04-01)
en Ostroh
Morto 14-an de novembro 1920 (1920-11-14) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Subskribo Aleksander Brzostowski
Okupo
Okupo esperantistobibliotekistoverkisto • bibliografo
vdr

Kun Esperanto li konatiĝis en 1887 kaj konsideris sin unua esperantisto en Polujo. Li estis la unua propagandisto de Esperanto en sia lando. Li estis aktiva organizanto; en 1909 li aranĝis faman Esperanto-ekspozicion en Częstochowa kaj ankaŭ en Varsovio en 1910. Dum sia tuta vivo li celis fondi Esperanto-muzeon en Varsovio. Li eldonis diversajn foliojn kaj broŝurojn pri Esperanto; la nombro de liaj artikoloj pri Esperanto superis 200.

Eksteraj ligiloj redakti