Aleksej Jekimov

rusa fizikisto

Aleksej Ivanoviĉ JEKIMOV (ruse Алексей Иванович Екимов) (?, 28-an de februaro 1945 –) rusa fizikisto, premiito je Nobel-premio pri kemio. Li laboris en la Ŝtata Optika Instituto Vavilov, kiam li malkovris la duonkonduktajn nanokristalojn, nomataj ankaŭ kvantum-punktoj.

Aleksej Jekimov
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1945 (1945-02-28) (79-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunioUsono
Alma mater Faculty of Physics, State University of Saint Petersbourg • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Biografio redakti

Li ricevis diplomon en 1967 en la fizika fakultato de la Leningrada Ŝtata Universitato. Li estis premiita en 1975 per Ŝtata Scienca kaj Inĝenieria Premio de Sovetunio por laboro pri elektronspina orientiĝo de la duonkonduktantoj. Li estis kunpremiito en 2006 je Premio R. W. Wood de la Usona Optika Asocio pro "malkovro de la nanokristalaj kvantum-punktoj kaj pro pionora analizado de ties elektronikaj kaj optikaj proprecoj.”

Ekde 1999, li vivas en Usono kaj laboras kiel sciencisto ĉe Nanocrystals Technology, entrepreno en federacia ŝtato Novjorkio. Jekimov, Moungi Bawendi kaj Louis E. Brus estis kunpremiitoj en 2023 je Nobel-premio pri kemio[1], pro malkovro kaj sintezo de la kvantum-punktoj”.

Referencoj redakti