Aleksirhoo

(Alidirektita el Aleksiroo)

Aleksirhoo - (helene Αλεξιρρόη, latine Alexirhoe) estis en la helena mitologio nimfo, filino de la rivera dio Graniko.

Aleksirhoo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Arisba
Sekso ina
Patro Graniko
Edzo/Edzino Priamo
Infanoj Esako
vdr
Jules-Élie Delaunay:Morto de la Nimfo Hesperia

Oni rakontas, ke per sia gracieco kaj knabina beleco ravigis trojan reĝon Priamon kaj fariĝis lia amantino. Pli poste ŝi naskis al li filon Esakon, unu el kvindek filoj de la reĝo. Sed aliaj fontoj prezentas ke Esaka patrino estis Arisbo, la unua edzino de la reĝo Priamo.

Aleksirhoa filo Esako ekamis nimfon Hesperian. Pro malfeliĉa amo kaj morto de la amantino li ĵetis sin el la alta rifo en maron. Sed dioj kompatis lin kaj transformis Esakon en birdon grebon, kiu ripete ĵetas sin el alto en maran profundon.