Graniko (mitologio)

Graniko (latine Granicus) estas en greka mitologio dio de samnoma rivero en Misio.

Graniko
Oceanido
Informoj
Sekso vira
Patro Oceano
Patrino Tetiso
Infanoj Aleksiroo • Pegasis
vdr

Lia filino estis akva nimfo Aleksirhoo, pri kiu oni rakontas, ke per siaj ĉarmoj tiel fascinis trojan reĝon Priamon, ke ŝi fariĝis lia amantino. Pli poste ŝi naskis al li filon Esakon, unu el kvindek filoj de la reĝo.

Kiel kutime en mitoj estadas, aliaj fontoj prezentas patrinon de Esak Arisban la unuan edzinon de la reĝo Priamo.

La rivero Graniko estas enskribita en historio per tio, ke sur ĝiaj bordoj interbatalis en la jaro 334 a.K. armeo de Aleksandro la Granda kontraŭ armeo de Persio. Aleksandro fame venkis kaj tiel malfermis por si vojon por konkero de novaj teritorioj.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gráníkos (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.