Alento estas rivero de la regiono Kampanio en Italio, kiu longas 36 km. Ĝi naskiĝas je altitudo de ĉirkaŭ 894 m. ĉe la monto Le Corne (894 m. supermare), ĉe Gorga en municipo Stio, ene de la Nacia Parko Cilento kaj Valo de Diano.

Alento (Kampanio)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 35 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Kampanio
vdr

Fluas tra valo ankoraŭ ne poluita ricevante la alfluon de multaj etaj torrentoj kiuj pligrandigas la akvokvanton. En la municipo de Prignano Cilento, oni konstruis akvobaraĵon, kiu faras artefaritan lagon ĉirkaŭ 1,50 km² ampleksa, grava akvorezervujo por la tuta teritorio. Antaŭ la enfluo en la maro Tireno, la Alento fluas ĉe la runioj de la antikva greka urbo de Elajo ricevante el maldekstre la riveron Palistro.