Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alexander TAUSSIG (taŭsig), aŭstriano, farmacia magistro. Naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1865 en Temesvár (Hungare; nun Timiŝoara en Rumanio). Estis kasisto, delegito poste honora ano de Unuiĝo-Wien. Vicprezidento de Laborkomitato de Vienaj Esperanto-Societoj, vicprezidento de Viena Esperanto-Unio. Tradukaĵoj kaj originalaj artikoloj aperis en „Aŭstria Esperantisto (revuo)“, Heroldo de Esperanto kaj ,Esperanto (revuo)‘.

Alexander Taussig
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1865 (1865-08-24)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Referencoj

redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Taussig el la Enciklopedio de Esperanto.