Alexandre Bertrand

Alexandre BERTRAND (1795-1831) estis franca kuracisto, naturalisto, eldonisto, kaj scienca kronikisto. Li specialiĝis pri magnetismo kaj estis patro de la arkeologo kaj matematikisto Joseph Louis François Bertrand (1822-1900), amiko de la filozofo Pierre Leroux (1797-1871) kaj de la Grafo de Saint-Simon (1760-1825).

Alexandre Bertrand
(1795-1831)
franca kuracisto, naturalisto kaj scienca kronikisto.
franca kuracisto, naturalisto kaj scienca kronikisto.
Persona informo
Alexandre Bertrand
Naskiĝo 25-a de aprilo 1795
en Rennes,  Francio
Morto 22-a de januaro 1831
en Parizo,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Familio
Infanoj Alexandre Bertrand • Joseph Bertrand vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

En la Liceo de Rennes, Aleksandro estis lernanto malmulte brila, sen inklino al la studoj. Poste, li enamiĝis pri Jean-Jacques Rousseau e pri matematiko. En 1813 li enmatrikuliĝis en la Politeknika Lernejo de Francio. sed en 1815 li rezignis post la periodo de Cent-Tagoj kaŭze de sia kontraŭa sinteno antaŭ la politika restaŭrado.

Bertrand reprenis siajn studojn pri medicino, kaj en aprilo 1819 li ricevas sian diplomon kiel doktoro pri medicino en Parizo, post defendo de brila tezo, nome, "Ĝenerala opiniekzameno akceptita pri la maniero kiel ni ricevas la korpo-konadon." En 1820 li partoprenis en la sekreta movado "Karbonerio".

Inter la 23-a de aŭgusto kaj januaro 1820, li faris publikan konferencon pri animala magnetismo. Komence li estis sekvanto de tezo kiu klarigas la efektojn de la magnetismo pere de universala fluidaĵo, sed post li fariĝis unu el tiuj majstroj kiuj klarigas la magnetismon per la imagefekto. Inter lia aŭskultantatro troviĝas kelkaj kuracistoj kiu portas la magnetismon en la hospitalan medion. Li verkis plurajn librojn pri animala magnetismo, fruktoj de liaj esploroj kaj reflektoj de liaj instruoj. Tiuj verkoj elmontras la evoluon pri siaj observoj rilate al la fenomeno de magneta somnambulismo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti