Alf Rivero (angle Alph River) estas malgranda rivero de Antarkto, kuranta en Golfeton Walcott, Landon de Viktoria. Ĝi estas en glacio-libera regiono ĉe la okcidento de la Koettlitz Glaciejo, Marbordo de Scott. La rivero Alf aperas de Kava Lago kaj fluoj tra Walcott Lago, Howchin Lago kaj Alf Lago. Ĝi finas en sub-glacieja fluo sub Koettlitz Glaciejo al McMurdo golfeto.[1]

Alf
rivero
Bazaj informoj
Longeco ĉ. 17,7 km
Fluo
Fonto Koettlitz Glaciejo
- Alteco super marnivelo ĉ. 500 m
- Koordinatoj 78° 14′ 0″ S, 163° 27′ 0″ O (mapo)-78.233333333333163.45
Enfluejo Maro de Ross
- Alteco ĉ. 40 m
- Koordinatoj 78° 12′ 0″ S, 163° 45′ 0″ O (mapo)-78.2163.75
Altecodiferenco ĉ. 140 m
Geografio
Landoj Antarkto
Map
Alf
vdr

La rivero estis nomita de Thomas Griffith Taylor, membro de la Terra Nova Ekspedicio de 19111913, kiu esploris la nordan parton de Piramida Kavo. Li prenis la nomon de la komenca parto de la poemo de Samuel Taylor Coleridge, Kubla Khan, kiel la rivereto daŭras norde konsiderindan distancon sub moreno kaj fine subglaciale sube de la Koettlitz Glaciejo al la Maro de Ross. La apuda Xanadu Montetoj estas nomitaj laŭ la sama poemo.

Vidu ankaŭ redakti

  • Onikso (Rivero)
  • Listo de riveroj de Antarkto

Notoj redakti

  1. S.J. De Mora, R.F. Whitehead and M. Gregory. Aqueous geochemistry of major constituents in the Alph River and tributaries in Walcott Bay, Victoria Land, Antarctica. Antarctic Science, (1991), 3, pp 73–86 COI:10.1017/S0954102091000111