Prociono (stelo)

(Alidirektita el Alfo Malgrandhunda)

Prociono, aŭ Alfo Malgrandhunda (latine α Canis Minoris, mallonge α CMi), estas la plej hela stelo en la konstelacio Malgranda Hundo kaj la oka plej hela stelo en la tera ĉielo, kun ŝajna magnitudo 0,34.

Prociono
Stelo
spektroskopa duopa stelo • duobla stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • stelovaria stelo • rotacia varia stelo • astra radiofonto • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • stelo de granda propra movo • naviga stelo
Speco Duopa stelo
Aliaj nomoj Alfo Malgrandhunda, 10 Malgrandhunda, Elgomaisa, Algomeysa, Antecanis, GCTP 1805.00, HR 2943, BD+05°1739, HD 61421, LHS 233, GJ 280, HIP 37279, GC 10277, ADS 6251, CCDM 07393+0514, TD1 10647.
Situo
Konstelacio Malgranda Hundo
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
7h 39m 18s
+5° 13' 30"
J2000.0
Distanco el sunsistemo 11,4 lumjaroj
Discentreco 0,407 vd
Fizikaj ecoj
Radiuso 2,05 / 0,012 sunradiusoj
Maso 1,4 / 0,60 sunmasoj
Lumeco 3,4 sunlumecoj
Aĝo 2,31-2,71 miliardoj da jaroj
Metalenhavo 89-95% rilate al Suno
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 6500 / 7700 K
Observaj ecoj
Spektroklaso A: F5 IV-V; B: DQZ
Absoluta magnitudo 2,65 / 13,04
Videbla magnitudo 0,34 / 10,4
Paralakso 285,93 ± 0,88 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
-716,58 mas/j
1034,60 mas/j
Radia rapido -3,2 km/s
vdr

La heleco ne fontas el fizikaj ecoj de la stelo, sed el ĝia proksimeco al sunsistemo: nur 11,4 lumjaroj apartigas ĝin disde la Suno.

Prociono estas duopa stelo konsistanta el Prociono A, blanka-flava stelo en la spektra klaso F5IV-V, kaj Prociono B, malhela blanka nano.

Prociono estas unu vertico de la vintra trilatero, kun Siriuso (α CMa) kaj Betelĝuzo (α Ori).