Alfred MITTEY [mite'] (naskiĝis la 26-an de novembro 1873 en Parizo; mortis la 6-an de septembro 1952[1][2]) estis franca esperantisto kaj literpentristo. Li interesiĝis pri sindikataj aferoj kaj interhelpaj societoj. Li propagandis Esperanton, dum ok jaroj li gvidis kursojn en la Pariza Laborborso.

Alfred Mittey
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1873 (1873-11-26)
en Parizo
Morto 6-an de septembro 1952 (1952-09-06) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1907 li kunfondis en Parizo grupon Amicale Espérantiste de Paris kaj fariĝis komitatano.[3] En la sama jaro li fondis kun Jacques Camescasse la framasonan loĝion "Esperanto", kiu ekde 1913 apartenis al la Granda Loĝio de Francio (Grande Loge de France).[4] En januaro 1931 li kreis la ĉiulundan tagmanĝon „Agapo“ en Parizo, kunvenejon de multaj Esperantistoj. Dum la 30-a Universala Kongreso de Esperanto en 1938 li kunfondis Denaskan Esperantistaron, kies celo estis "edukigi generaciojn de dulingvaj infanoj", kaj fariĝis ties vicprezidanto.[5]

Referencoj redakti

  1. La framasona loĝio “Esperanto” en Parizo (2). En: Esperanta Numismatiko 6 (2019), n-ro 3, p. 15.
  2. Nekrologo en Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 45, n. 563 (1952), p. 284
  3. Americale Espérantiste de Paris. En: L'Espérantiste 10 (1907), n-ro 6 (111), p. 135.
  4. Framasona medalo 1913–2013. En: Esperanta Numismatiko 1 (2014), n-ro 4, p. 13.
  5. Denaska Esperantistaro. En: Esperanto Internacia 2 (1938), n-ro 10, p. 147.