Jacques Camescasse
Léon Victor Jacques Camescasse (Parizo, la 28-an de Junio 1869 - la 19-an de Junio 1941) estis franca kontisto kaj esperantisto.
Jacques Camescasse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1869 |
Morto | 19-an de junio 1941 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Idealisto kaj humanisto, li dediĉis sian tutan vivon al la aliaj, kio kaŭzis al li gravajn financajn problemojn. Li interesiĝis pri por li gravaj aferoj, kiuj povus alporti plibonigon de la vivo kaj egalecon inter la homoj: unue Esperanto, sed ankaŭ frua socialismo, nekredado, framasonismo. Li estis tamen konata pro sia respekto al la opinioj de aliuloj. Li ŝategis la francan literaturon kaj matematikon, sed li konsideris sin unue kiel pedagogo pri diversaj aferoj: Esperanto, matematiko kaj librotenado. Influega parolanto, li pasiigis la aŭskultantojn.
En 1906 li kunfondis kun Alfred Mittey la framasonan loĝion "Esperanto", kiu en 1913 aliĝis al la Granda Loĝio de Francio.
Li estis tre aktiva en la LKK por okazigo de 10-a Universala Kongreso en Parizo (1914), kiu ne okazis pro eksplodo de la Unua Mondmilito kaj tio kaŭzis al li financajn perdojn. Dummilite li kaŝis kaj nutris minacitojn.
Delegito de UEA en Parizo, li animis la lokan E-movadon i.a. per la okazigo de ĉiuĵaŭda tagmanĝo por esperantistoj (1924). En Januaro 1931 li kreis kun loĝianoj la ĉiulundan tagmanĝon "Agapo" en Parizo, kiu poste fariĝis kunvenejo de multaj E-istoj, kiel Jacques Mahé (Lorjak), lia edzino Germaine Faucher-Mahé kaj lia fratino Émilienne Mahé kaj Huguette Royer.
Je la komenco de la Dua Mondmilito, la loĝio "Esperanto" devis disiĝi kaj Camescasse kunprenis la arkivojn hejme. Nelonge post lia forpaso, la germana Gestapo venis aresti lin kiel framasonon, sed ĝi foriris kun nur la arkivoj.
Verkoj
redaktiLi kreis novan logikan librotenadan metodon sed ne financpovis eldoni ĝin. Unu el liaj lernantoj elmigris al Usono kaj poste tiu metodo reaperis en Francio kiel "amerika metodo".
Surbaze de la verko Initiation Mathematique (de Charles Laisant), kiun li esperantigis, Camescasse elpensis sian Inicilon Matematikan. Tio estas aro da kubetoj por didaktikaj matematikaj ludoj. Laisant raportis per letero al Camescasse pri sia propra sukceso en la pedagogia elprovo de la ludilo[1].
- Charles Laisant. L'initiation mathématique. Ouvrage étranger à tout programme dédié aux amis de l'enfance. 11me éd. Avec une note sur "L'initiateur mathématique" de J. Camescasse. 103 bildoj. Eldonita en Parizo, 1911
En Esperanto
redakti- Noto pri la inicilo matematika, ludo de kubetoj kunigeblaj, metodo prezentita en la verko « Inicado Matematika » de C. A. Laisant. (10X22) 32 paĝoj. Eld. Librairie Hachette, Parizo, 1910?, (10X22), 32 paĝoj.
|
Notoj
redakti- ↑ L'Initiateur Mathematique. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2010-02-18 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-03. Alirita 2010-02-18 . En L'éducateur proletarien, n-ro 1, 1932.